Armand Jean du Plessis de Richelieu: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-partpren +partopren)
Linio 39:
Komence de la regado de la juna reĝo oni kunvokis en 1614 la Ĝeneralajn Ŝtatojn, iela preskaŭ parlamento, kiu ne estis tre sukcesa, sed famas ĉar estis la lastaj antaŭ tiuj de [[1789]], komence de la [[Franca Revolucio]]. En tiuj la episkopo de Luçon sukcesis veki la atenton de la regentino kaj Concini. En 1616 li eniris la servon de la reĝino Ana de Aŭstrio kaj ricevis altegajn postenojn. Tiam ankoraŭ la iama reĝino kaj regentino ankoraŭ regis efektive kaj la vera reĝo juna Ludoviko ĵaluzis pro tio. Li mortigis la favoritojn de la regentino, nome Concini kaj Dosi kaj eĉ ekziligis sian patrinon al Blois. Armand devis retiriĝi al [[Avinjono]], ĉar ankaŭ li mem apartenis al la partio de la regentino. La reĝo fakte enpoviĝis kaj ŝanĝis de nove la franca politiko: li alvokis ministrojn de sia patro, inter kiuj ĉefe regis Luynes, pro kio multaj nobeloj alproksimiĝis al la regentino. En tiuj luktoj en 1621 mortis la polemika Luynes, kio malfermis la vojon al Armand, kiu ricevis favoron de la regentino (kardinaliĝis en [[1622]]) kaj de la reĝo, kiu igis lin reĝa konsilanto en 1624.
 
Ekde tiam la jam kardinalo dediĉis sin al plifortigo de la povo kaj figuro de la monarko, kiu kiel uzanto de "didevena povo", ĝuis ege taŭge helpon de katolika kardenalo. Richelieu edukis la junan reĝon, verkis por li politikan testamenton, kaj sekurigis ties situacion kontraŭ la deziroj de la patrino kaj regentino. Tiu estus dezirinta pacon kun Hispanio, sed Richelieu konvinkis la reĝon al la milito kaj en 1629 li iĝis ĉefministro ([[favoratulo]]). Multaj konspiroj okazis en tiu epoko kaj eĉ kun partprenopartopreno de membroj de la reĝa familio. En 1630 la konflikto inter patrino kaj filo finis per venko de la reĝo kun helpo de la kardinalo: la eks-reĝino definitive estis ekzilita al [[Kolonjo]] kie mortos en 1642. Richelieu jam ne havis rivalon en la franca kortego. En 1631 la reĝo nomumis lin duko de Richelieu. Ĉar tiu opiniis, ke la hispandevena reĝino povus influi la reĝon al paciĝo kun Hispanio, Richelieu apartigis ŝin disde la reĝo, kio poste inspiros la verkiston [[Aleksandro Dumas]] la romantismajn romanojn pri la malica kardinalo kaj la bonaj [[tri muskedistoj]].
 
[[Dosiero:RichelieuRochelle.jpg|thumb|left|260px|La kardinalo Richelieu ĉe la sieĝo de [[La Rochelle]] (1627-1628) kontraŭ la protestantoj, de [[Henri-Paul Motte]].]]