Lijiang: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
precizi Yulong (monto) ĉar estas ankaŭ la Aŭtonoma subprefektujo naxi de Yulong (aŭ "nasŝi" ?), la rivero Yulong (rivero) kaj la planedeto 31196 Yulong
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-ĉi-tie +ĉi tie)
Linio 25:
La topografia situo de Lijiang kliniĝas de nordokcidento al sudoriento, sin mallevante kiel ŝtuparo. La plej alta loko estas la ĉefpinto de la pitoreska monto [[Yulong (monto)|Yulong]] (Jada Drako en la ĉina lingvo ), kaj altas je 5 596 metroj super la marnivelo, kaj la plej malalta loko estas valo de la rivero Jinsha, 1219 metrojn super la marnivelo.
 
La antikva urbo Dayan de Lijiang situas sur altebenaĵa tereno, 2 400 metrojn super la marnivelo, sub piedo de la monto Yulong. La antikva urbo Dayan estis konstruata en tempo de la fino de la [[12-a jarcento]] ĝis la meza periodo de la 13-a. La urbo areas je 3,8 kvadrataj kilometroj. En la pasinteco troviĝis prefektejo en la urba suda parto, kaj ĉirkaŭ la prefektejo vidiĝas palacoj kaj ĝardenoj. Sur la orienta-okcidenta ĉefa akso de la urbo viciĝas ŝtonaj portaloj, lagetoj, haloj, turoj kaj pavilonoj. Siatempe fama vojaĝisto el la [[dinastio Ming]] (1368 – 1644 ) Xu Xiake estis surprizita pro imponeco de la urbaj konstruoj. Li admiris dirante: “La eleganteco de ĉi- tieaj palacoj similas al tiuj de la imperiestro!”
 
La norda parto de la antikva urbo Dayan estas komerca kvartalo kun la strato Sifang kiel la centro. Kvar trunkaj vojoj etendiĝas en kvar direktoj laŭ la radia formo. Ĉe la stratoj sidas diversaj vendejoj kaj butikoj. En la urba orienta parto iam ekzistis antikva rezidejo de la urba magistrato, nun videblas tie portalo kaj temploj Wenmiao kaj Wumiao.