Zibelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sable.gif estas anstataŭigita per Sable_-_2.png. CommonsDelinker: Replacing GIF by exact PNG duplicate.
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-Vidu ankau +Vidu ankaŭ)
Linio 23:
La zibeloj loĝas en densaj pinglo-foliaj arbaroj kaj en tiuj de pinglo-foliaj kaj fal-foliaj arboj en mikso sur ebenajoj kaj en montaraj regionoj. Anstataŭ fosi truon, ili nestas en arbotruo, sub radikoj aŭ inter gruzoj. La arbotruo okupita de la zibelino kun ties idoj ordinare estas 3,5 metrojn for de la tersurfaco. Ĝenerale ili aktivadas en nokto. Sed kiam mankas al ili nutraĵoj, ili iras serĉi manĝaĵojn ankaŭ en tago. En frosta kaj neĝa tago ili malofte forlasas sian neston. La zibelo estas facilmova kaj lerta en arbogrimpado. Ĝi vivas surtere en ordinara tempo kaj grimpas sur arbon nur kiam ĝi ĉaskaptas sciuron aŭ fuĝas de sia malamiko. Ili manĝas ĉefe diversajn musojn kaj aliajn malgrandajn ronĝulojn, kelkfoje leporojn, tetraojn kaj birdetojn; somere ili manĝas ankaŭ insektojn. Krom la supre menciitaj nutraĵoj, ili manĝas ankaŭ pinosemojn kaj berojn. Zibeloj pariĝas inter junio kaj aŭgusto. Post kiam la bestino gravedas 253-297 tagojn, ĝi naskas 1-5 idojn. La ĵus naskita zibelido kun vosto tri centimetrojn longa pezas 30-35 gramojn kaj longas 11-12 centimetrojn. La zibelino-patrino mamnutras siajn idojn unu kaj duonan monatojn. La felo de zibelo estas tre valora pro la densa, mola kaj brila hararo.
 
Vidu ankauankaŭ: [[Amerika zibelo]]
 
[[Dosiero:Zobel (Martes zibellina).png|none|300px]]