Tutmonda semkripto en Svalbard: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (2) per AWB
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-specojn da +specojn de )
Linio 10:
La “Svalbard Global Seed Vault”, Svalbarda Tutmonda Semo-Kelo estis inaŭgurita de la norvega ĉefministro [[Jens Stoltenberg]] mardon 26-an de februaro 2008. La grandega loko enloĝigos semojn de manĝeblaj plantoj el la tuta mondo. La ĉefministro Stoltenberg, kune kun la afrika ekologiistino [[Wangari Maathai]], kiu ricevis la [[Nobel-premio pri paco]], li metis la unuajn semojn en la kelon. La prezidento de la [[Eŭropa Komisiono]], [[José Manuel Barroso]], kaj amaso da eminentuloj kaj agrikulturaj fakuloj de ĉiuj partoj de la terglobo deponis semojn dum la ceremonio. Diversaj norvegaj muzikistoj kaj korusoj ankaŭ faris koncerton dum la solena malfermo okazigita 130 metrojn en la profundo de la glaciiĝinta montaro.
 
Konstruita apud la vilaĝo [[Longyearbyen]] sur la insulo Spitsbergen, la kelo ĉe ĝia iniciato enhavis 268 000 specojn dade diversaj semoj—kiuj ĉiuj devenas el malsamaj bienoj aŭ kampoj en la mondo. Ĉiu speco povas enhavi centojn da semoj aŭ eĉ pli. La liveraĵoj de semoj sekurigitaj en la kelo pezis proksimume 10 tunojn, kaj plenigis 676 skatolojn. La malfermo de la semkripto estas parto de senprecedenta peno por protekti la planedan rapide malgrandiĝantan biologian diversecon. La diverseco de niaj kultivaĵoj estas havenda por manĝaĵoproduktado. Ĉi tiu “ne sukcessekura” servo, fosita en la profundon de la glaciiĝinta roko de arkta monto, sekurigos dum jarcentoj, aŭ pli longe, centmilionojn da semoj reprezentantaj ĉiun gravan varion de kultivaĵo haveblan en la mondo hodiaŭ. La kripto ankaŭ protektos kontraŭ la ĉiutaga perdo de diverseco, kaj ĝi ankaŭ povus fariĝi en la estonteco nemalhavebla por rekomenci agrikulturan produktadon ĉe regiona aŭ tutmonda nivelo sekve de natura aŭ homfarita katastrofo.
 
Entute, semoj de preskaŭ ĉiu lando en la mondo alvenis al Svalbard antaŭ la malfermo. La Tutmonda semkripto en Svalbard konsistas el tri grandegaj kavernoj fositaj je profundeco de 130 metroj en la multjare frostiĝinta tero. La servo estas destinita por enmagazenigi duplikatojn de semoj de ĉiu angulo de la mondo. Kun la kapacito konservi 4,5 milionoj da specoj, la semkripto estas posedaĵo de [[Norvegio]], kiu ankaŭ financis la tutan projekton.