Historio de Unuiĝinta Reĝlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Anstataŭigis malnoviĝintan landonomon per la plej ofte uzata landonomo
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- komplikigis + komplikis )
Linio 94:
=== Normandio ===
{{ĉefartikolo|Normandio}}
Kiam [[Vilhelmo la 1-a (Anglio)|Vilhelmo]] en la jaro [[1087]] mortis, li postlasis la normanan armeon kaj la duklandon de Normandio al la plej aĝa filo Roberto; kaj la reĝo de Anglio fariĝis [[Vilhelmo la 2-a (Anglio)|Vilhelmo la Rufa]] (la dua filo). Roberto foriris al [[krucmilito]] kontraŭ [[islamano]]j, kaj do Vilhelmo la Rufa administris ambaŭ partojn de la lando. Sed en la jaro [[1100]] Vilhelmo la Rufa pereis dum akcidento en [[ĉasado]] nepostlasinte sekvanton (li estis eĉ ne edziĝinta). La plej malaĝa filo de Vilhelmo la Konkerinto Henriko konsciis ŝancon al la trono, sed li devis agi rapide. Li lasis sin kroni kiel reĝo en [[Westminster]]. Intertempe Roberto, reveninta el la krucmilito, estis tre koleriĝinta kaj komencis prepari armeon. La normana nobelaro devis decidiĝi, al kies flankon ili alliĝos. Fine ili elektis [[Henriko la 1-a (Anglio)|Henrikon la 1-an]] kaj Roberto cedis en Normandion. Henriko ne konsentis kun tio, ĉar li sciis, ke sekvos lin multe da nobeloj, kiuj subtenis lin kaj li povus pro tio perdi la grundon. En la jaro [[1106]] li invadis Normandion kaj militkaptis Roberton. Ekde tiam Normandio kaj Anglio estis unuigitaj sub unu reganto. La ĉefa celo de Henriko estis konservado de ambaŭ landoj por sia heredanto. Li persisteme rezistis al provoj de francaj nobeloj, kiuj klopodis akiri Normandion. Sed en [[1120]] mortis lia ununura filo kaj Henriko devis agnoski sian filinon [[Matilda de Anglio|Matildon]] kiel sekvantinon. Li edzinigis ŝin al signifa [[Francio|franca]] nobelo [[Gotfredo la 5-a (Anĵuo)|Gotfredo Plantaĝeneto]]. Gotfredo estis heredanto de grundo en [[Anĵuo]], la teritorio sud-okcidente de Normandio, kaj Henriko esperis pri plua disvastigo de la teritorio. Kiam Henriko estis mortonta, ceteraj nobeloj ĵurante promesis al li, ke ili lasos Matildon regi, sed interkverelo de Henriko kun Gotfredo denove komplikigiskomplikis la situacion. Krom Matildo kaj ŝia edzo, kiuj tiutempe vivis en Francio, aperis plua proponinto, [[Stefano (Anglio)|Stefano el Blois]]. La nobeloj post momentoj de hezitado agnoskis lin kiel reĝon. Tio estis proporcie malforta reganto, malgraŭ siaj bonaj soldataj kapabloj. Je kvar jaroj pli poste Matildo invadis en la landon kaj la disputo je la trono superkreskis en intercivitanan militon. Fine ili interkonsentis, ke Stefano povas regi, ĝis kiam [[Henriko la 2-a (Anglio)|Henriko la 2-a]], la filo de Matildo, estos sufiĉe matura por regado. Stefano mortis ĝis unu jaro kaj la lando, malrapide resaniĝanta el la intercivitana milito, havis denove laŭleĝan reganton el la nova dinastio de Plantaĝenetoj.
 
=== Plantaĝenetoj ===