Harald la 1-a (Norvegio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
Linio 4:
| dosiero = Flateyjarbok Haraldr Halfdan.jpg
| priskribo de dosiero = Harald Belhara, en ilustraĵo de la 14-jarcenta manuskripto ''Flateyjarbók'' ("libro de la malmontaj insuloj")
| regado = ĉ.ĉirkaŭ [[872]] ĝis [[930]]
| devena nomo = [[malnovnordlande]] ''Haraldr hárfagri'', [[norvega lingvo|norvege]] ''Harald Hårfagre''
| dato de naskiĝo = ĉ.ĉirkaŭ [[850]]
| dato de morto = ĉ.ĉirkaŭ [[932]]
}}
'''Harald Belhara''' (naskiĝis ĉ.ĉirkaŭ la jaro [[850]], mortis ĉ.ĉirkaŭ la jaro [[932]]) estis memorata de mezepokaj historiistoj kiel la unua [[reĝo de Norvegio]], kaj sekve ricevis la numerigon '''Harald la 1-a de Norvegio'''. Laŭ tradiciaj tekstoj kiuj cirkulis en [[Norvegio]] kaj [[Islando]] en la dekdua kaj dektria jarcentoj, li reĝis de ĉ.ĉirkaŭ [[872]] ĝis [[930]]. La plejparto de lia vivo restas malcerta, ĉar la plejparto de [[sagao]]j pri li, kiuj estas la solaj dokumentaj fontoj pri lia vivo, kreiĝis nur du ĝis tri jarcentojn post lia morto. Malmultaj restaĵoj de iuj liaepokaj laŭdaj poemoj de [[skaldo]]j ŝajnas rilati al venkoj de Harald kontraŭ oponantoj en Norvegio. El liaj oponantoj en Norvegio, kiuj nomis lian regadon perforta, estis norvegaj nobeloj, bienistoj kaj vikingoj. Granda parto el ili ne volis humiliĝi kaj por konservi sian liberecon ili fuĝis al la tiam nove trovita insulo [[Islando]] nordokcidente en la Atlantika Oceano. Tial, laŭ la legendo, Harald Belhara nerekte kaŭzis la konstantan homan loĝiĝon de Islando.
 
Pluraj tradiciaj fontoj rakontas pri la multaj gefiloj kiujn Harald Belhara laŭdire patris. Tiuj fontoj tamen ofte estas historie malfidindaj kaj eble faritaj por "pruvi" ke iuj postaj potenculoj norvegiaj estis dinastie devenantaj de la fama unua reĝo de Norvegio.