Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

5 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 monatoj
e
Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
'''Hidalgo''' ([[Hispana lingvo|hispana]] prononco ''iDALgo'') estas [[subŝtatoj de Meksiko|subŝtato]] de [[Meksiko]]. Ĝi situas centre de la lando, norde de [[Meksikurbo]] kaj la subŝtato [[Meksikŝtato]].
 
Ĝi dividiĝas en 84 komunumojn ([[municipo]]jn). Vidu ankaŭ la [[Listo de komunumoj en Hidalgo|liston en komunumoj de Hidalgo]]. Ĝia ĉefurbo estas [[Pachuca de Soto]]. Ĝia kodo laŭ [[ISO 3166-2:MX]] estas "MX-HID". Ĝi havas areon de ĉ.ĉirkaŭ 20.000 km² kaj loĝantaron de 2,2 milionoj. Ĝi estas ene de la [[Baseno de Meksiko]], nome arigo de kvar valoj en la centra parto de la teritorio de [[Meksiko]].
 
La provinco ekestis dum la batalo de [[Benito JUÁREZ]] kontraŭ [[Maksimiliano de Habsburgo]], kiam Juárez provizore dividis la regionon ĉirkaŭ la ĉefurbo al la nunaj teritorioj [[Meksiko (provinco)]], Hidalgo kaj [[Morelos]]. Post lia venko la tri teritorioj preferis ne rekuniĝi, kaj en [[1860]] ricevis la statuson de provinco (subŝtato).