Junipero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Elekto de specioj: plibonigadeto per AWB
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
Linio 28:
*[[Ordinara junipero]] (''[[Juniperus communis]]''): el tio produktiĝas la boroviĉko kaj servas por fajnigi [[ĝino]]n . Ĝia ligno estas valora, ŝatata. Ĝi estas 2–4 m alta, ĉiamverda, unuseksa arbo aŭ arbedo. Pli frue ĝi estis uzata por firmigi la sablon en la hungara [[Ebenaĵo]]. Ĝiaj pingloj estas [[aleno]]formaj, akraj, 1–2 cm longaj kaj staras triope ringe. La [[floro]]j estas malgrandaj, la [[androceo]] estas [[amento]]simila, la [[gineceo]] globforma. Ĝi floras en kontinenta zono en aprilo-majo. Ĝia frukto estas konusbero, kiu evoluas 2 jarojn kaj maturiĝas en la dua jaro, en aŭgusto-septembro. La frukto nematura estas verda, malmola kun diametro 4–5 mm. Maturiĝinte, la frukto estas facile rompebla, kun diametro 5–10 mm. La koloro de la matura [[frukto]] estas malhelblua, ĝia [[ŝelo]] estas maldika, ĝia [[pulpo]] mola, spongeca, malgrand-suka. La frukto havas tri kernojn. Ĝia odoro estas neforta, similas al [[terebinto]]. Ĝia gusto estas dolĉeta, aroma, amareta.
 
La frukto enhavas ĉ.ĉirkaŭ 1 % [[volatila oleo|volatilan oleon]], 30 % [[sukero|invertsukeron]], [[glikozido]]jn, 10% [[rezino]]n, [[tanino]]n, [[vakso]]n, [[pektino]]n k.s. La freŝa konusbero enhavas ankaŭ [[Vitamino C|C-vitaminon]].
 
La efiko de la konusbero kiel [[kuracplanto]]: '''diureziga''' (plifortigas la urinadon), '''karminativa''' (elpelas la intestajn gasojn), '''apetitinstiga''', '''digestiga''' (antaŭhelpas, plibonigas la digestadon), '''kalkulus-solva''' ([[kalkuluso]] – ŝtonetoj en galaj kaj urinaj duktoj). Ĝi estas ofte aldonata al miksaj herbodrogoj kontraŭ infektiĝo de la ureteroj, malsanoj de la spirorganoj, [[reŭmato]].Oni povas el ĝi pretigi [[marmelado]]n, kiu estas uzata ankaŭ kiel kuracaĵo. La [[volatila oleo]] uzatas por bonodorigo, [[inhalo]]. Ĝi aldoniĝas al ŝmirfrotaj kuracaĵoj kontraŭ [[Reŭmato|reŭmataj]], [[artiko|artikaj]] doloroj.