Mohenĝo-daro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 56 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q5725)
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
Linio 2:
'''Mohenĝo-daro''' aŭ '''Mohenjo-Daro''' estas ruinurbo en suda parto de [[Pakistano]], en la regiono Sindh, apud la dekstra bordo de Indus-rivero. Signifo de la nomo: „monteto de la mortintoj”.
 
La elfosado de Mohenĝo-daro komenciĝis en 1922 kaj post ioma tempo evidentiĝis, ke oni malkovris la plej grandan urbon de la [[Induso-civilizo|Indus-vala civilizacio]]. Ĝia ĉirkaŭlongo estis ĉ.ĉirkaŭ 5 km kaj oni supozas (el riĉaĵo de la memoraĵoj, el formoj de la konstruaĵoj), ke ĝi estis grava centro de la civilizacio.
 
Mohenĝo-daro (ekde 1980 kiel parto de la monda kulturheredaĵo) nun situas je 3 km de la Indus, de kiu ĝin protektis digoj, sed ne tro sukcese: laŭ la elfositaĵoj, la areon plurfoje longtempe inundis la rivero.
 
La bazaj linioj de la urbo estas regulaj. Ĝi konsistas el 385 ĉ.ĉirkaŭ 230 m-longa domaro aŭ ''insuloj'', kiujn disigis rektaj stratoj, interstatetoj. La centran domaron de la okcidenta parto la „citadelon”, oni konstruis sur bazon alta de 6–12 m kaj el [[adobo]], argilo kaj fortigis ĝin per bastionturo el [[briko]]. En la citadelo troviĝis la banejo ĉirkaŭita per kolona verando, unu granda loĝkonstruaĵo, grandega grenejo kaj minimume du konsilĉambroj. Tiu citadelo eble estis la religia kaj ceremonia centro de la komunumo.
 
Oni elfosis en la suba urbo grandajn domojn kun interna korto, kiu pruvas ekziston de grandnombra ''mezklaso''. En plimulto de la domoj ekzistis banejo kaj ofte eĉ kanalizita necesejo: la domaj kanaloj aliĝis al la strataj kanaloj, kovritaj per brikoj. La troturaroj el briko pruvas, ke la domoj havis etaĝon aŭ minimue loĝeblan surtegmentan terason. Oni ŝmirfermis la murojn per koto por ke ili pli bone eltenu la veteron.
Linio 12:
Konstrua ornamaĵo ne postrestis, sed certe estis. Restis nur kelkaj plastikaĵoj (pri virbovo, bizono), bronza skulptaĵo de dancistino.
 
La urbo floradis ĝis la 25-28-a jc. a. K. poste regresis kaj ĉ.ĉirkaŭ 1500 malaperis pro ekstera atako.
 
[[Listo de urboj de Pakistano]]