Glavo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
Linio 3:
'''Glavo''' estas [[Metalo|metala]] [[tranĉilo]], pikilo konsistanta el longa [[klingo]] kaj mallonga [[tenilo]], uzata kiel [[armilo]] ĉu por tranĉi, trapiki, vundi iel aŭ frapi. La preciza difino de la termino varias laŭ la historia epoko aŭ la geografia regiono konsiderata. Glavo en la plej mallarĝa senco konsistas el rekta klingo kun du eĝoj kaj tenilo, sed depende el la kunteksto, la termino estas ankaŭ ofte uzata por referenci al klingaj armilopj kun unusola eĝo (referencata ankaŭ kiel [[sabro]]). Eŭropaj kaj ĉinaj glavoj kutime havas dueĝajn rektajn klingojn, dum [[Japana Glavo|japanaj glavoj]] (katana) kutime havas unueĝan kurbetan klingon. Al ĉiuj tipoj plej ofte ilin akompanas [[glavingo]] por konservi ĝin dum neuzo.
 
Historie, la glavo disvolviĝis en la [[Bronzepoko]], evoluante el la [[ponardo]]; la [[Bronzepoka glavo|plej fruaj specimenoj]] datas el ĉ.ĉirkaŭ 1600 a.K. La posta [[Ferepoka glavo]] restis tre mallonga kaj sen manprotektilo. La romia ''spatha'', kiel evoluis en la malfrua [[Romia armeo]], iĝis la antaŭanto de la eŭropa glavo de la Mezepoko, dekomence adoptita kiel glavo de la [[elorienteŭropaj popolmigradoj]], kaj nur en la [[Meza mezepoko]], disvolviĝis en la klasika kavalira glavo kun manprotektilo.
 
En la [[Moderna epoko]], la okidenta glavodesegnado diverĝis en du tre apartajn formojn, nome la pikglavojn kaj la sabrojn, kiuj diferencas jene:
Linio 21:
{{Ĉefartikolo|Bronzepoka glavo}}
[[Image:Apa Schwerter.jpg|thumb|Apatipaj glavoj, 17a jarcento a.K.]]
[[Image:Nebra Schwerter.jpg|thumb|La glavoj trovitaj kun la [[Ĉieldisko de Nebra]], ĉ.ĉirkaŭ 1600 a.K.]]
La glavo disvolviĝis el la [[ponardo]] kiam la konstruo de plei longaj klingoj iĝis ebla, el la fino de la 3a jarmilo a.K. en Mezoriento, unue el [[arseno|arsena]] [[kupro]], poste en stan-bronzo. Klingoj pli longaj ol 60 cm estis raraj kaj ne praktikaj ĝis la fino de la Bronzepoko ĉar la kontraŭtensia forto de [[bronzo]] estas relative malalta, kaj sekve pli longaj klingoj facile rompiĝus. La disvolvigo de la glavo el la ponardo estis laŭgrade; la unuaj armiloj kiuj povas esti klasitaj kiel glavoj sen ajna ambigueco estas tiuj trovitaj en [[Minoa civilizo|Minoa Kreto]], datitaj el ĉirkaŭ 1700 a.K., atingantaj totalan longon de pli ol 100 cm. Tiuj estas la glavoj de "tipo A" de la Egea [[Bronzepoko]].
 
Unu el plej gravaj, kaj longdaŭraj, tipaj glavoj de Eŭropa Bronzepoko estis la tipo ''Naue II'' (tiele nomitaj pro [[Julius Naue]] kiu unue estis priskribinta ilin), konataj ankaŭ kiel ''Griffzungenschwert'' (laŭvorte "langokapta glavo"). Tiu tipo unuafoje aperis ĉ.ĉirkaŭ la 13a jarcento a.K. en la civilizo Terramare de Norda Italio (aŭ en la ĝenerala fono de la civilizo Urnfield), kaj survivis al la Ferepoko, kun vivodaŭro de ĉirkaŭ sep jarcentoj. Dum ties vivodaŭro, metalurgio ŝanĝis el bronzo [[Ferepoka glavo|al fero]], sed ne ŝanĝis ties baza dezajno.
 
La glavoj Naue II estis eksportitaj el Eŭropo al la Egeo, kaj tiom for kiom ĝis [[Ugarit]], komence ĉirkaŭ 1200 a.K., t.e. ĝuste kelkajn jardekojn antaŭ la fina dekadenco de la palacaj kulturoj en la [[Bronzepoka kolapso]].<ref>R. Jung, M. Mehofer, ''A sword of Naue II type from Ugarit and the Historical Significance of Italian type Weaponry in the Eastern Mediterranean'', Aegean Archaeology 8, 2008, 111–136.</ref> La glavoj Naue II estis ĝis 85 cm longaj, sed plej specimenoj estas 60 al 70 cm longaj. [[Robert Drews]] ligis la glavojn Naue II, kiuj disvastiĝis el Suda Eŭropo al la Mediteraneo, kun la [[Bronzepoka kolapso]].<ref>{{cite book |last=Drews |first=Robert |author-link= |year=1995 |title=The end of the Bronze Age: changes in warfare and the catastrophe ca. 1200 B.C |publisher=Princeton University Press |edition=revised |pages=197–204 |isbn=0-691-02591-6}}</ref>