Superrealismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sen forlasita dosiero.
Etikedo: redakto de fonto je 2017
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- definis + difinis )
Linio 14:
La superrealismo estis sekvata interese de la hispana intelektularo de la 30aj jaroj. Iamaniere [[Ramón Gómez de la Serna]] estis ties praulo ĉar li uzis literaturajn rimedojn proksimajn al superrealismo kiel la [[gregerio]]; krome li disvastigis inter la hispana legantaro tiun kaj alijan avangardomanierojn. Oni citas ofte kiel unua superrealisma hispana verkisto José María Hinojosa, aŭtoro de ''La flor de Californía'' (1928), libro de rakontaj kaj laŭsonĝaj prozaĵoj.
 
Kelkaj poetoj de la '''generacio de la 27a''' interesiĝis pri la esprimaj ebloj de la superrealismo. Ĝia ŝpuro estas klare videbla en libroj kiel la tria parto de ''Sobre los ángeles '' (Pri anĝeloj) kaj en ''Sermones y moradas'' (Predikoj kaj restejoj) de [[Rafael Alberti]]; en ''Poeta en Nueva York'' (Poeto en Novjorko) de [[Federico García Lorca]] kaj ''Los placeres prohibidos'' (La malpermesitaj plezuroj) de [[Luis Cernuda]]. [[Vicente Aleixandre]] definisdifinis sin kiel "superrealisma poeto", kvankam per nuancoj, ke lia poezio ne estis rekta produkto de la aŭtomata skribado. Kvankam li ne povas esti konsiderata kiel vera superrealisto la poeto kaj pensisto [[Juan Larrea]] vivis proksimege la ekon de la movado en Parizo kaj pristudis ties valoron kaj gravecon en verkoj kiel ''Surrealismo entre viejo y nuevo mundo'' (Superrealismo inter malnova kaj nova mondo, 1944).
 
Dum la dua jarcentduono la superrealismo videblis en la poetoj de la movado '''Postismo''' kaj en Juan Eduardo Cirlot, kaj jam fine de la 20ª jarcento en poetoj kiel Alejandro De Michele aŭ Blanca Andreu.