Rura amasmigrado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Rura amasmigrado''' aŭ '''kampara amasmigrado''' estas esprimo uzata por aludi al elmigrado, ĝenerale de junaj personoj (adoleskuloj kaj junaj adoltoj) el la kamparo...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:La Alcarria en Escamilla.jpg|thumb|right|350 px|[[Escamilla]], en la [[provinco Guadalajara]], [[Hispanio]], perdis pro kampara amasmigrado grandan parton de sia loĝantaro: el 591 personoj en 1960 restis nur 40 loĝantoj en 2005, kaj pro elmigrado kaj pro la sekva maljuniĝo.]]
'''Rura amasmigrado''' aŭ '''kampara amasmigrado''' estas esprimo uzata por aludi al [[elmigrado]], ĝenerale de junaj personoj (adoleskuloj kaj junaj adoltoj) el la [[kamparo]] al [[urbo]]. Tiu procezo estas tre antikva kaj akceliĝis pro la [[Industria Revolucio]] kaj, ĉefe, el la dua duono de la [[20-a jarcento]]. Ĝi montras diversajn rapidojn kaj kvantojn, depende de la landoj kaj la epokoj. Ĝi estas konsiderata speciala tipo de migrado ĉar en tiu, oni ŝanĝas ne nur de loĝloko, sed plej ofte ankaŭ de profesio, ĉar estas pli facile troveblaj laborpostenoj en urboj rilataj al industrio aŭ servoj ol al agrikulturo aŭ manmetioj; ĝi estas konsiderata speciala tipo de migrado ankaŭ pro la tiom grandaj diferencoj geografiaj kaj inter la oportunoj, kvanto kaj karakteroj de la tre diferencaj tipoj de dungado kiuj ekzistas en la kamparo, rilate al la urbo, krom la ŝanĝoj en la sociaj, kulturaj kaj mediaj aspektoj de la urba vivo.
 
La salto iĝas pli kruta, kiam oni elmigras ne nur al urbo, sed ankaŭ al regiono aŭ lando kie oni parolas alian [[lingvo]]n. La lingvaj malfacilaĵoj okazigas malavantaĝojn por la alvenintoj. Tiele en [[Hispanio]] meze de la 20a jarcento oni elmigris amase el suda Hispanio (kaj el senhomaj areoj de la centro) al metropolaj areoj de [[Madrido]], [[Barcelono]] kaj [[Eŭskio]]; kelkaj el tiuj kiuj iris al [[Katalunio]] suferis lingvajn problemojn, kelkaj ne tiom, depende el la personoj kaj la areoj de loĝado kaj laboro. En dua tajdo la rura elmigrado celis al aliaj centreŭropaj landoj, nome [[Francio]], [[Germanio]], [[Svisio]], [[Belgio]] kaj [[Nederlando]]. En la landoj de [[franca lingvo]] ne estis tiom da problemoj, dum la elmigrintoj al areoj kun [[germana]] aŭ [[nederlanda lingvo]], pli malsimilaj de la hispana, suferis pli da alkutimiĝaj problemoj.
 
En [[Portugalio]] oni elmigris ĉefe el la ruraj areoj centraj al [[Lisbono]] kaj duarange al [[Porto]]. Tio rezultis en senloĝigado de kelkaj ruraj areoj kaj malgrandaj vilaĝoj. Pro la tendenco en Portugalio al vivo en malgrandaj domaroj le efiko de kontaĝo ne estis tiom terura kiom en suda Hispanio (krom [[Kastilio]]), kie la dekomenca elmigrado rezultis en kontaĝa amasmigrado por ne resti en pli senhoma loko ol antaŭe. En Italio oni elmigris el suda [[Italio]] al [[Romo]], sed ĉefe al nordaj industriaj areoj de [[Milano]] kaj [[Torino]]. Tiele la sociaj kaj kulturaj diferencoj inter nordo kaj sudo iĝis pli evidentaj en la lando. En [[Grekio]] oni elmigris ĉefe al [[Ateno]].
{{redaktata}}
Foje pro la filoj