Simón Bolívar: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- setliĝis + setlis )
Linio 88:
Dum la planado kaj organizado de tiu nova militagado Bolívar jam certis, ke la sendependiga movado sukcesos nur se la hispanoj estos abssolute forpelitaj el Venezuelo kaj Ameriko, por ke ili ne povu denove rekonkeri teritoriojn. Por tio necesis unuigita regado anstataŭ diverseco de militestroj kaj movadestroj.
 
Li elŝipiĝis en la [[insulo Margarita]] meze de 1816 certa ke li devas agnoskigi sian estrecon kion li atingis almenaŭ el la lokestro Juan Bautista Arismendi. La 16a de julio de 1816 Bolívar elŝipiĝis en [[Ocumare de la Costa]] kaj ŝanĝis sian antaŭan proklamon en la direkto ke la "hispanoj eŭropaj" estos mortigitaj nur se ili luktis.<ref>Ducoudray Holstein, Henry: Bolivars Denkwürdigkeiten: die Charakterschilderung und Thaten des, Volume 1, paĝo 313</ref> Li havis 650 soldatojn, el kiuj 300 neniam estis antaŭe milite. Bolívar sukcesis rekruti ĉirkaŭ ducent negrojn, sed la majoritato de la loĝantaro fuĝis. Li direktis sin al Valencio cele starigi kontakton kun la luktantoj kiuj troviĝis ĉe Los Llanos. Bolívar poste fuĝis el Ocumare al Bonaire, kio estis malakceptita de la aliaj revoluciuloj kiaj Brión, Santiago Mariño kaj Manuel Piar; Bolívar kaj ties sampartiaj kontraŭantoj minacis sin unu la alian per militprocezoj kaj mortigoj. La opozicio el 1817 estis inter [[Manuel Piar]], kiu estis konkerinta la Gujanon, kaj Simón Bolívar, kiu finfine realigis la militprocezon la 24an de julio de 1817 kaj tiele Piar estis mortpafita la [[16an de oktobro]] de [[1817]]. Tiele, Bolívar iĝis klare la ununura estro de la sendependentistoj en Venezuelo. Li setliĝissetlis en [[Ciudad Bolívar|Angostura]] (nune [[Ciudad Bolívar]]), kaj kontraŭis la ekspedicion de la hispana generalo Pablo Morillo dum organizis la mekanismojn por la nova registaro.
 
En [[1818]], la situacion de la hispana armeo en Venezuelo iĝis ege malfacila kaj Morillo devis retiriĝi fortojn el Nova Granado por klopodi haltigi Bolívar. Kiu siavice jam pensis en la organizado de la nova ŝtato kaj ĉirkaŭ [[1819]] de la ''[[Kongreso de Angostura|Suprema Kongreso de la Respubliko]]'' en [[Ciudad Bolívar|Angostura]].