Vicke Viking: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1:
'''Vicke Viking''' {{prononco|'''vi'''ke '''vi'''king}} estas serio de sume sep infanaj libroj de la [[sveda]] verkisto [[Runer Jonsson]] (1916–2006). Temas pri inteligenta sed timema kaj malforta vikinga knabo, kiu plene kontrastas al sia patro, korpe impona vikinga vilaĝestro kaj ŝipestro, kaj al ĉiuj aliaj vilaĝaj viroj kaj knaboj, kiuj kutimas solvi problemojn sen cerbumado kaj per nura kuraĝa perforto: Tamen la vilaĝaj viroj, kiuj regule navigas per la vikinga ŝipo de la vilaĝo al nekonataj regionoj por rabi trezorojn por la hejmaj familioj, rapide komprenas ke la strategioj de la malforta knabeto Vicke pli taŭgas ol la sencerba uzo de perforto, kaj tial li kiel sola vilaĝa infano rajtas akompani la virojn en siaj aventuraj ŝipaj vojaĝoj.
 
La libra serio tradukiĝis en multaj lingvojn; aparte sukcesa estis la traduko en la [[germana]]n lingvon (germanlingve la knabo nomiĝas "Wickie"), kaj tiun sukceson montris inter alie la fakto ke la verkinto en [[1965]] ricevis la Germanan Premion pri Infana Literaturo (''[[Deutscher Jugendbuchpreis]]''). La libroj estas inspiritaj inter alie fare de ala [[islanda]]j [[sagao]]j kaj de la romano ''Röde Orm'' de [[Frans Gunnar Bengtsson]].
 
Lige al la serio ekestis sondramoj kaj muzikaloj. La japania studio pri animaciaj filmoj ''Zuijo'', poste renomata ''Nippon Animation'') adaptis la originan version kaj en germania-aŭstria-japana kunlaboro inter la jaroj 1972 kaj 1974 kreis [[Vike la vikingo|serion de animaciaj infanaj filmoj]], kiu inter alie konatiĝis je la germanlingva nomo ''Wickie und die starken Männer''.