Pigo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 29 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q271634)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Vida redakto Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 23:
 
== Disvastigo kaj specioj ==
Pigoj loĝas kaj en la [[Nova Mondo]] kaj en la [[Malnova Mondo]]. Ili havas longan voston kaj havas ĉefe nigrajn kaj blankajn partojn. Unu specio loĝas amplekse elen [[Eŭropo]] kaj [[Azio]], alia ĉeen [[Nordameriko]] kaj alia ĉe en[[Kalifornio]]. Ili estas kutime konsiderataj proksime parencaj de la bluaj kaj verdaj [[pigoj]] de Azio, nome [[Cissa]] kaj [[Urocissa]], sed ĵusaj priserĉadoj (Ericson ''et al.'', 2005) sugestas ke ties parencoj estas tamen la Eŭraziaj [[korvo]]j.
 
Du aŭ tri specioj estis ĝenerale agnoskitaj, la Flavbeka kaj unu aŭ du Nigrabekaj. Ĵusaj studoj levis dubon pri la taksonomio de la pigoj de la genro ''Pica'' (Lee ''et al.'', 2003). ''P. hudsonia'' kaj ''P. nuttalli'' estas la plej parencaj unu de la alia, sed ili povus esti nediferencaj specioj. Se ili estas tiaj, tamen, almenaŭ la Korea raso de ''P. pica'' devus esti konsiderata separataaparta specio.
 
* [[Eŭropa pigo]], ''Pica pica''
Linio 40:
 
== Movmoroj ==
La pigoj kutime moviĝas surtere kaj fluge pogrupete, tio estas laŭ familio, ĉu paro ĉu kun idoj. Ili translokiĝas po unu, tio estas: flugas la unua kaj post dek aŭ dekkvin sekundoj la dua, ktp. Dume ili iome klakas. Antaŭ surteriĝo ili haltiĝashaltas per malfermo de flugiloj kaj bremsado paraŝute.
 
Kiam ili surteriĝas, ili levas atentege la voston por ke ĝi ne tuŝu la grundon. Tiel ili marŝas starege kiel korakoj, sed se temas pri manĝado kaj starigo de vicoj rilate aliajn speciojn aŭ ene de la propra familio ili saltetas eĉ malfermetante la flugilojn.
 
La grupoj nombras ekde la plej proksima familio (4) ĝis la plej ampleksaj (12). Tamen vintre ili povas kuniĝi en pli ampleksaj birdaroj, ekzemple de 50, kiam la viroj pliaktiviĝas interpersekutante unu la alian kaj konkurante por allogi la inojn. Por tiu flatado la virpigoj ŝveligas la plumetaron de la kapo kaj levas, malfermas kaj fermas la voston kvazaŭ kiel ventumilon; ili klakas per speciala frazaro kaj gonflas la blankan plumaron de la flankoj super la nigro de la flugiloj por ŝajniĝi pli allogaj antaŭ la inoj.
Linio 53:
 
== Manĝado ==
La pigoj estas [[ĉiomanĝanta]]j. Eble tio estus la kialo de ties ampleksa disvastiĝo. Ili voras kaj animalajn kaj vegetalajn manĝaĵojn; iom pli vegetalajn vintre kaj iom pli animalajn kiam dum la mezvarmaj kaj varmaj monatoj la bestetoj abundas. Inter vegetaloj ili manĝas ne nur grejnojngrenojn kaj semojn, sed ankaŭ fruktojn, do la damaĝo farita al la kamparanoj estas certa. Inter animaloj ili manĝas ne nur senvertebrulojn (insektojn) sed ankaŭ vertebrulojn: musetojn, birdetojn, birdidojn... kaj ĉefe ovojn.
 
Ofte pigoj manĝas [[kadavraĵo]]jn; pro tio ili oftas apud ŝoseoj. Ia moro rilatas al tiu ŝatata manĝoprefero. La pigoj ĝuas pli lertajn vidkapablon kaj scivolemon ol aliaj birdoj; do, ili estas la unuaj kiuj malkovras la kadavraĵon, ekmanĝas, sed baldaŭ aperas [[korvoj]] kiuj forpelas la pigojn por pli komforte manĝi. Poste venas la [[vulturo]]j kiuj faras same. La pigoj ŝtelprofitas intermezajn okazaĵojn aŭ forpurigas la restaĵon.