Hainbund: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
Samtempe signifis tio ankaŭ malakcepton de la [[rokoko]]-poetoj kaj de influo de fremdaj verkistoj (ĉefe el Franclando). Pri la neakceptitaj ideoj modelis [[Christoph Martin Wieland]] kies verkon ''Idris'' la hainbund-anoj rituale bruligis. Aparte por Kelletat estis s-ro Wieland malŝatindega reprezentanto de maldura, dusenca kaj maldeca poetiko. Kritikis tian malamon de aliaj poetoj la en Göttingen instruinta [[Georg Christoph Lichtenberg]] en sia ''Sudelbuch'' (D 440) per la sekvaj vortoj: "Ĉijare aperis homoj prononcantaj la adjektivon ''deutsch'' ĉiam tra grande malfermitaj naztruoj."
 
Por esprimi siajn ideojn hainbund-anoj prenis lirikajn formojn taŭgajn kiel: odo, elegio, idilo, himno, kanto, balado. Oni postulis senperecon de la esprimado kaj etikon de sincereco/vereco per malkovrado de la malnovgermana ensocia kantado kaj de [[Mezepoka amkanto]]. Modeldonantaj estis - krom la odoj de Klopstock - la t.n. ''Tombejaj poezioj / Graveyard poetry'' el la angla literaturo, la bardaĵoj kaj la antikva popola poezio. Ĝin oni intencis transformi en neartefaritan kaj subjektivan esprimilon kun belaj versoj. Ĝenerale preferatis etaj lirikaj formoj. En la odoj de [[Christian zu Stolberg-Stolberg]], [[Johann Heinrich Voß]], Hölty kaj Miller troviĝas ankoraŭ tipaj motivoj (najtingalo, arbaro, luno, rojo ktp.) sed ankaŭ personaj travivaĵoj (amo, amikeco, entuziasmo por la patrujo). Kontraŭe al la solenaj patosaĵoj de Klopstock la odoj de la liganoj estas pli mallongaj kaj preferis homajn-intimajn aferojn kaj pornaturan sentemon.
 
== Graveco ==