Batalo de Francio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 12:
==Bataloj==
La [[Batalo de Arras (1940)|batalo de Arras]] okazis dum la batalo de Francio, en la unuaj etapoj de la Dua Mondmilito. Ĝi estis kontraŭatako de aliancanoj kontraŭ la flanko de la germana armeo, kiu okazis ĉe la urbo Arras, en la nordoriento de Francio. La germanaj fortoj estis atakantaj el la nordo, al la Manika Markolo, cele al ĉirkaŭkapto de la aliancaj fortoj kiuj estis antaŭenirantaj orienten en Belgion. La kontraŭatako de Arras estis klopodo de la aliancanoj por haltigi la germanan avangardon kaj malhelpi ties antaŭeniron. Kvankam la aliancanoj dekomence sukcesis venki, ili estis forpelitaj fare de la germanaj trupoj kaj devigitaj retiriĝi por eviti la ĉirkaŭkapton fare de la germanaj trupoj.
 
La [[Batalo de Dunkirko]] estis milita operaco kiu okazis en [[Dunkirko]] (Dunkerque), Francio. La batalo estis luktita inter fortoj de la Aliancanoj unuflanke kaj de Nazia Germanio duaflanke. Kiel parto de la Batalo de Francio en la Okcidenta Fronto, la Batalo de Dunkirko konsistis en la defendo kaj evakuado al Britio de Britoj kaj de aliaj fortoj de Aliancanoj kiu estis jam en Eŭropo el la 26a de Majo al la 4a de Junio 1940.
 
==Bibliografio==