Naciismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
{{Sen fontoj|dato = novembro 2012}}
[[Dosiero:Eugène Delacroix - La liberté guidant le peuple.jpg|eta|dekstra|300px|''Libereco gvidanta la popolon''<br /><small>Fare de [[Eugène Delacroix]], [[1833]]</small>]]
'''Naciismo''' estas [[ideologio]], laŭ kiu la [[nacio]], kune kun la [[Etno|etneco]] aŭ la nacia [[Identeco (sociaj sciencoj)|identeco]] estas fundamentaĵo de la socia vivo de homoj, kaj kiu faras certajn politikajn eldirojn surbaze de tiu kredo: antaŭ ĉio, ke la nacio estas "la sola legitima bazo por la [[ŝtato]]", kaj ke "ĉiu nacio rajtas havi sian propran ŝtaton". Alie dirite, ĝi estas "unuavice principo, laŭ kiu la politika unuo kaj la nacia unuo devas esti kongruaj" ([[Ernest Gellner]]). En tiu formo la naciismo estas universala ideologio; sed la termino referencas ankaŭ al la specifa ideologio de naciismaj movadoj, kiuj faras politikajn pretendojn por difinitaj nacioj. La naciismon oni difinas ankaŭ kiel "specifan nocian perspektivon" naskitan en [[Anglio]] dum la [[16-a jarcento]] kaj poste disvastiĝintan al aliaj komunumoj, kiu prezentas "la konsistigan elementon de la moderna epoko". Tiuj movadoj eventuale pridisputas unuopajn pretendojn unu de la alia, sed ili dividas komunan naciisman ideologion.
 
Naciistoj difinas unuopajn naciojn surbaze de difinitaj kriterioj, kiuj distingas unu nacion disde alia. La dislimado de unuopaj nacioj servas al naciistoj jen por formi la propran popolon per kontrastigo de ĝi kun aliaj, jen por sin aserti kontraŭ la kredata plipotenceco de aliaj, jen por malvalorigi ilin kaj establi la propran regadon super ili. Naciistoj faras eldirojn ankaŭ pri tio, "kiu estas membro de ĉiu nacio". Tiuj kriterioj povas inkluzivi komunan [[lingvo]]n, dividatan [[kulturo]]n, respektive dividatajn valorojn; sed verŝajne plej gravas la [[Etno|etneco]], la aparteno al reala aŭ kredata [[etno]]. Inkluzivado kaj ekskludado estas bazaj elementoj de la naciismo. Dum oni substrekas unuflanke la politikan egalecon de la grupo, kiu estas unuigita kiel nacio, oni ekskludas aliflanke la grupojn, kiuj ne apartenas al la nacio. Tio povas etendiĝi de komunika emfazado de la alieco de tiuj ekskluditoj ĝis ilia fizika ekskludo ([[etna purigado]]) aŭ eĉ ilia neniigo ([[holokaŭsto]]).