Miksusklo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj) Nuligis version 6491158 de Preeye55 (kontribuoj, diskutpaĝo) Etikedo: Malfaro |
RG72 (diskuto | kontribuoj) Nuligis version 6491156 de Preeye55 (kontribuoj, diskutpaĝo) Etikedo: Malfaro |
||
Linio 1:
[[Dosiero:eoipodo.jpg|eta|<center>la portebla [[MP3]]-ludilo ''[[iPod]]'' de la firmao ''[[Apple]]'', ekzemplo de envorta majusklo]]
'''Miks-usklo''' aŭ '''envorta majusklo''' estas [[usklo]] karakterizata de uzo de [[majusklo]](j) post minusklo(j), kutime en vorto kunmetita el diversaj eroj, sen ke ligostreko aŭ antaŭa spaco dividus la majusklon disde la antaŭa litero respektive vortero. En pluraj naciaj lingvoj la fenomeno havas simile priskriban nomon kiel en Esperanto — en la [[angla]] oni kutime nomas la fenomenon "CamelCase", do "kamela usklo", ĉar vorto kun aldona vortomeza majusklo aspektas iom kiel kamelo kun ondiĝanta dorsa silueto de du [[ĝibo]]j.
Uzado de miksusklaj nomoj estas kutimo aŭ eĉ normo en diversaj [[programlingvo]]j, programaraj bibliotekoj, [[vikio]]j ktp.
En la komunlingva [[Esperanto]] miksusklo aperas precipe en sigloj: «AdE» ([[Akademio de Esperanto]]), «[[OkSEJT]]» (Okcident-Sovetia Esperantista Junulara Tendaro). Fojfoje ĝi videblas en nomoj sen esperantigo transprenitaj el aliaj lingvoj en Esperanton — plej ofte personaj nomoj, personaj [[pseŭdonimo]]j kiel tiu de la kantistino ''[[Lady Gaga|Lady GaGa]]'', aŭ [[varmarko|varmarkaj]] nomoj kiel ekzemple la portebla [[MP3]]-ludilo ''[[iPod]]'' de la firmao ''[[Apple]]''. Tiu ekzemplo, tutekzakte, en la angla lingvo fakte devus nomiĝi ''DromedaryCase'', do "dromedara usklo", ĉar ĝi ne havas vortokomencan, sed ''nur'' envortan majusklon, do kiel [[dromedaro]] nur havas ''unu'' ĝibon.
Tute kutimaj envortaj majuskloj tamen estas en mallongigaj formuloj, ekzemple en [[kemia formulo|kemiaj formuloj]] kiel ''[[Natrio|Na]][[klorido|Cl]]'' por [[natria klorido]].
[[Kategorio:Tipografio]]
[[Kategorio:Konvencioj pri nomigo]]
|