[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Korektis la gramatikon: "ne permesas" > "ne estas permesite,"
Linio 2:
'''Sumoo''' (相撲) estas [[japanio|japana]] [[luktarto]].
 
La regulo estas tre simpla. La unua luktisto kiu tuŝas la grundon per alia parto de la korpo ol la piedplando, aŭ kiu eliras el la ronda luktloko, perdas. Ne permesasestas permesite bati la kontraŭulon per malfermata mano nek ataki la fragilajn partojn de lia korpo (okuloj, hararo, seksaj organoj). La bataloj okazas dum turniroj sesfoje jare kiuj daŭras dek-kvin tagojn. Fakte, la sumoo ne estas nur sporto, sed ankaŭ kultura rito kun eĉ religia senco.
 
La sumoistoj membriĝas je sumolernejoj, kiuj nomiĝas japane ''heya'', kaj ili estas klasifikataj en multaj kategorioj laŭ iliaj niveloj. Post prova periodo, la juna sumoisto eniras kiel ''Jonokuchi'', la plej malalta kategorio, kaj poste supreniras la kategoriojn laŭ siaj rezultoj. La sekvontaj kategorioj estas ''Jonidan'', ''Sandanme'', kaj ''Makushita'', se li daŭras sian supreniradon, li iĝos ''Juryo'', kiu estas la unua profesia kategorio, kaj poste ''Makunouchi'', la plej alta kategorio kiu enhavas dek-kvar sumoistojn kaj en kiu oni trovas ankaŭ variajn nivelojn: ''Maegashira'' por la plej multaj, kaj tri niveloj por la plej fortaj: ''Komusubi'', ''Sekiwake'' kaj ''Ozeki''. Se Ozekio plenumas specialajn kondiĉojn je siaj rezultoj kaj morala nivelo li povas iĝi [[jokozuno]] aŭ ''Yokozuna''(横綱), kiu estas ne nur sumoista nivelo sed ankaŭ religia titolo.