12-a de januaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: 1945-kompletigo
→‎Eventoj: germanoj likvidis ciganan tendaron en Lodza geto
Linio 35:
** [[1941]]: Inter arestitaj en [[Varsovio]] dum surstrata amasa homkaptado ektroviĝis Wacław Szumański, konata politika [[advokato]] - pafmortigita de germanoj en [[Aŭŝvico]], alia arestito profesoro Kazimierz Zakrzewski, spertulo pri [[Bizanca Imperio]] estos ekzekutita en [[Palmiry]] inter 21 intelektuloj
** En [[Londono]] okazis vespero kun polaj [[Kristnaskaj kantoj]] kaj [[pola muziko]]; Londono-[[Glasgow]]: ĵurnalo "Sunday Chronicle" komencas presi dimanĉe [[pola|pollingan]] ''Polan kronikon''; en [[Aleksandrio]] reorganizo de pola [[Brigado]] de Karpataj Pafistoj, kiu iĝas Memstara (3 [[bataliono]]j, bataliono de pezaj [[mitralo]]j, [[regimento]] de [[artilerio]], rekognoska regimento, 348 [[oficiro]]j kaj 5326 soldatoj); [[Britio]]: elnavigo de [[haveno]]j de la granda [[karavano]] kun helpo al [[britoj]] en [[Mezoriento]] (21 [[ŝipo]]j, 40 mil homoj); [[Batalo de Anglio]]: [[Luftwaffe]] de la 12-a/13-a de januaro atakis [[Londono]]n per 141 [[atakaviadilo]]j
** [[1942]]: En'''[[Porajmos]]: germanoj likvidis [[ciganoj|ciganan]] tendaron en [[Lodza geto]]''' - de la 5-a ĝis la 12-a de januaro oni forveturigis 4 300 virojn, virinojn kaj infanojn al [[ekstermejo Chełmno]], kie ĉiuj estis murditaj; en [[Varto]]-Lando ekzistis ĉi tage 28 entreprenoj translokigitaj de [[Nazia Germanio]]
** Pola registaro en [[ekzilo]] voĉdonis pri danko al polaj soldatoj heroe defendantaj [[Tobruk]] kaj batalantaj pri apuda Gazala
** [[1943]]: '''Germanaj policaj taĉmentoj [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en Kitów ([[distrikto Zamojski]]) 182 personojn, en tio 40 [[infano]]jn''', en Biskupice 6 suspektitojn pri kaŝo de [[partizano]]j kaj en Dzwonowice (ambaŭ en [[distrikto Zawierciański]]) 7 polojn vivbruligis kune kun 6 kaŝitaj de ili [[judoj]] kaj en Szynkarzyzna ([[distrikto Węgrowski]]) 3 polojn kun 3 kaŝitaj ĉe ili fuĝintaj sovetaj [[militkaptito]]j; en [[Varsovio]] soldatoj de [[Pola Enlanda Armeo]] plenumis [[mortpuno]]n kontraŭ polo kiu kunlaboris kun [[germanoj]] pri [[deportado]] de la pola junularo al trudlaboro en [[Nazia Germanio]]; [[sabotado|sabota]] grupo de [[Pola Enlanda Armeo]] eksplodigis 5 [[tuno]]jn da [[pulvo]] en [[fabriko]] de [[Pionki]]; taĉmento de Enlanda Armeo frakasis [[malliberejo]]n en [[Łomża]] liberigante siajn soldatojn, arestitajn de [[Gestapo]]