Citadelo Hohensalzburg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 19:
===Salcburga virbovo===
La ''Krautturm'' (pulvoturo) enhavas grandan [[aerofono]]n de pli ol 200 pipoj kiu estas nomita la "Salcburga virbovo" (Salzburger Stier). Tiu enorma mekanika orgeno estis konstruita en 1502 fare de ĉefepiskopo Leonhard von Keutschach. Ĝi estis renovigita fare de Rochus Egedacher en 1735. De Palmofesto ĝis la 31-a oktobro la "Salcburga virbovo" estas ludata ĉiutage je la 7-a, 11-a kaj 18-a horoj. La aerofono tiel iniciatis la ludadon de la kariljono ĉe Residenz-placo kaj finis ĝin denove. Unu el la plej famaj kabaredprezoj de Aŭstrio[[Germanlingvio]], ''[[Salzburger Stier]]'' estas nomita laŭ ĝi.
 
===Ora Halo===
Komencante en 1498, ĉefepiskopo Leonhard von Keutschach havis la grandiozajn ŝtatloĝejojn instalitaj sur la tria etaĝo. La ĉambroj en kiuj la ĉefepiskopoj normale vivis estis unu plankon malsupre. La ŝtatloĝejoj estis ĉefe uzitaj por reprezentaj celoj kaj por festadoj. La Ora Halo estis riĉe ornamita kaj indikas ke la fortikaĵo servis la ĉefepiskopojn ne nur kiel rifuĝo dum krizo, sed ofte ankaŭ kiel loĝejo ĝis la 16-a jarcento.