Italio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ Bibliotekoj
Linio 93:
 
La socialismaj agitadoj kiuj sekvis la ruiniĝon de la [[Unua Mondmilito]], inspirita fare de la [[Rusia revolucio]] de [[1917]], kondukis al tumulto kaj [[anarkio]] ĉie en Italio. En oktobro [[1922]] la [[faŝismo|faŝistoj]] gviditaj de [[Benito Mussolini]] post la " marŝo sur Romo " kaptakiris la regadon. Dum la sekvaj jaroj, Mussolini ekskludis ĉiujn partiojn kaj limigis personajn liberecojn, tiel formante [[diktaturo]]n. Mussolini konkludis diversajn akordojn kun [[Nazia Germanio]]. Fine Italio partoprenis al la [[dua mondmilito]] kiel aliancano de la [[Akso Berlino-Romo-Tokio|Akso-potencoj]].
 
La [[Itala kontraŭnazia rezistmovado]] (en [[itala]]: ''Resistenza italiana'' aŭ simple ''la Resistenza'') estas [[terminego]] por italaj [[Rezistomovado|rezistogrupoj]] dum la [[Dua Mondmilito]]. Ĝi opoziciis al fortoj de [[Nazia Germanio]] same kiel de ties [[Marioneta ŝtato|pup-ŝtata]] loka reĝimo, nome la [[Itala Sociala Respubliko]], post la de Germanio milita okupacio de Italio okazinta inter septembro 1943 kj aprilo 1945. La movado kiu stariĝis inter italoj de diversaj sociaj klasoj kaj ideologioj estis konata ankaŭ kiel '''Itala rezistado''' kaj kiel '''Italaj partizanoj''' (''partigiani'' [partiĴAni] en itala), kaj la terura konflikto kie ili partoprenis estas referencita kiel '''Itala Liberiga Milito''' alude al la [[Kampanjo de Italio]] kontraŭ la [[Akso Romo-Berlino-Tokio]] aŭ kiel '''Itala Enlanda Milito''' (reference specife al la konflikto kontraŭ la [[Faŝisma Italio|italaj faŝistoj]]). La moderna [[Itala Respubliko]] estis teorie deklarita kiel fondita sur la lukto de la rezistado.
 
En julio [[1943]] Sicilio estis invadita fare de la [[aliancanoj]], kaŭzante la kolapson de la faŝista reĝimo kaj la falon de Mussolini. La {{daton|8|septembro|1943}} Italio kapitulacis. La germanoj baldaŭ sukcesis pri prenado de kontrolo de norda kaj centra Italio. La lando restis batalkampo por la resto de la milito.