'''Emile Coué''' [emil kuekŭe] (naskiĝis {{daton|26|2|1857}} en [[Troyes]], mortis {{daton|2|7|1926}} en [[Nancy]]), estis [[Francio|franca]] [[apotekisto]] kaj [[esperantisto]], kiu inventis la tiel nomatan metodon Coué, alinomata [[aŭtosugesto]], speco de terapia [[hipnoto|memhipnoto]], kiu furoris precipe inter la du [[mondmilito]]j. per kiu Coué kapablis resanigi per simpla utiligo de la imago<ref name=":0">Claude Piron, [http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/baudoin.htm Forgesita saĝulo: esperantisto Charles Baudouin], Brazila Esperantisto, julio 2002, paĝoj 13-17.</ref>. Nuntempe aliaj transprenis la ideon sub aliaj nomoj kiel [[aŭtogena trejnado]] kaj [[pozitiva pensado]]. Multaj kuracistoj, pedagogoj kaj psikologoj aliĝis al lia metodo, kiu oni nomiĝis "La nova skolo de Nancy". Alia esperantisto, [[Charles Baudouin|Charles Baudouin,]] evoluigis la pensojn de Emile Coué.