Naciismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 54:
La [[Unua mondmilito]] kondukis al kuraĝigado de novaj naciaj ŝtatoj en Eŭropo fare de Usono, kiu kontraŭis la malnovajn imperiojn, kaj fare de Francio, kiu volis izoligi Germanion kaj Aŭstrion per aro da dependaj ŝtatoj. La rezulto de tiu premo estis la malintegriĝo de pluraj multnaciaj imperioj ([[Osmanida imperio]], [[Aŭstrio-Hungario]]). Ankaŭ la [[Rusia Imperio]] perdis teritorion. La [[Traktato de Versajlo]], kiu baziĝis sur la 14 punktoj de la usona prezidento [[Woodrow Wilson|Wilson]], estis provo agnoski la principon de naciismo, dividante la plej grandan parton de Eŭropo en naciajn ŝtatojn, kion oni eŭfemisme nomis "provo konservi la pacon". Sed pluvivis multnaciaj kaj multetnaj ŝtatoj; kaj aldoniĝis du novaj, [[Ĉeĥoslovakio]] (en kiu ĉeĥoj ekregis, kvankam ili konsistigis nur 43% de la loĝantaro) kaj Jugoslavio (kiu iĝis dominata de serboj).
 
La [[Dua mondmilito]] iniciatis novan ondon de formiĝo de naciaj ŝatoj, pro la leviĝo de [[faŝismo]] kaj [[NSDAP|naziismo]] ("nacia socialismo") antaŭ la milito, kaj pro la sendependiĝo de landoj disde la eŭropaj koloniaj imperioj, kiuj estis pli malfortaj post la milito. La plej drameca malkoloniiĝo okazis en [[Afriko]], kiu transformiĝis de aro de eŭropaj kolonioj al kontinento de naciaj ŝtatoj. Malmultaj el ili kongruis kun la eŭropa idealo de "unu sola popolo kun unu lingvo" sur klare dislimita teritorio. Ironie estis, ke Somalio, kiu plej kongruis kun tiuj kriterioj, malintegriĝis. [[Afrika naciismo]] estas terminego kiu referencas al grupo de politikaj ideologioj, ĉefe ene de [[Sub-Sahara Afriko]], kiu estas bazitaj sur la ideo de nacia [[memdetermino]] kaj la kreado de naciaj ŝtatoj.
 
[[Dosiero:Bookcover The ABC of a Russian Nationalist.jpg|eta|maldekstra|150px|Ĉefpaĝo de ''La Aboco de Rusa Naciisto'' de ''Aleksandr Barkaŝov''.]]