Nord-Makedonio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Robin van der Vliet movis paĝon Respubliko Nord-Makedonio al Nord-Makedonio
eNeniu resumo de redakto
Linio 42:
'''Makedonio''' aŭ '''Makedonujo''', en longa formo '''Respubliko Nord-Makedonio''' ([[Makedona lingvo|makedone]]: {{lang|mk|Република Северна Македонија, ''Republika Severna Makedonija''}}), estas ŝtato en [[Suda Eŭropo]] situanta en la [[Balkana duoninsulo]]. Ĝi estas unu el la ŝtatoj naskiĝintaj post la disiĝo de la [[Socialisma federacia respubliko Jugoslavio]], disde kiu ĝi deklaris sian sendependecon en [[1991]].
 
La 12-an de Junio 2018, post 27-jara disputo pri la nomo, la Makedonia kaj Greka ĉefministroj provizore interkonsentis, ke la nova nomo estos '''Respubliko Nord-Makedonio''' (Република Северна Македонија). La nomo estas konfirmita per referendumo en Respubliko Makedonio kaj la parlamento de Grekio.<ref>{{Citaĵo el novaĵo | titolo = Macedonia and Greece: Deal after 27-year row over a name | url = https://www.bbc.co.uk/news/world-europe-44401643 | alirdato = 2018-06-12 | eldoninto = BBC News | dato = 2018-06-12 | lingvo = en}}</ref> La nova nomo estis ekuzitaekuzata en februaro 2019<ref>{{citaĵo el novaĵo | url = https://www.theguardian.com/world/2019/feb/12/nato-flag-raised-ahead-of-north-macedonias-prospective-accession | titolo = Macedonia officially changes its name to North Macedonia | verkaĵo = The Guardian | persona nomo = Helena | familia nomo = Smith | eldoninto = Guardian News & Media | dato = 2019-02-12 | alirdato = 2019-02-13 | lingvo = en}}</ref>, ĝis tiam la lando uzis la nomon '''Respubliko Makedonio''' ([[Makedona lingvo|makedone]]: {{lang|mk|Република Македонија, ''Republika Makedonija''}}) aŭ la nomon '''Iama Jugoslavia Respubliko Makedonio''' ({{lang|mk|Поранешна Југословенска Република Македонија, ''Poraneŝna Jugoslovenska Republika Makedonija''}}).
 
Ĝi ne havas aliron al maro kaj havas landlimojn kun [[Grekio]], [[Bulgario]], [[Serbio]], [[Kosovo]] kaj [[Albanio]]. La lando, kiu havas du milionojn da loĝantoj, okupas pli-malpli la nordan duonon de la [[Makedonio (regiono)|regiono Makedonio]], kiu etendiĝas ankaŭ en Bulgario kaj Grekio. Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas [[Skopjo]], kaj la sekvaj plej grandaj urboj estas [[Kumanovo]], [[Bitola]], [[Prilep]] kaj [[Tetovo]]. La lando estas ĉefe montara kaj havas ĉirkaŭ 50 lagojn.