24-a de februaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: Ruĝa Armeo rompis la duan defendlinion de finnoj
→‎Eventoj: 1941-kompetigo
Linio 39:
** [[Nov-Jorko]]: [[Fonduso]] nome de [[Ignacy Jan Paderewski|Paderewski]] por Helpo al Pollando komencis sian agadon - kreita de Usona Help-Komitato al Pollando; [[Parizo]]: en Pola Preĝejo okazis funebra [[diservo]] por [[animo]]j de ok [[profesoro]]j de [[Jagelona Universitato]], mortintaj en koncentrejo [[Sachsenhausen]] - vastan [[nekrologo]]n subskribis Pola Eksterlanda Universitato; [[Budapeŝto]]: "[[Wieści Polskie]]" informis pri Angla Help-Komitato por Poloj en Budapeŝto apoginta 80 armeajn kaj civilajn tendarojn; [[Vintra milito]]:[[Ruĝa Armeo]] rompis la duan defendlinion de [[finnoj]]
** [[1941]]: En [[Varto]]-Lando germanoj malpermesis al [[poloj]] laboron en ĉiuj fakaj [[lernejo]]j kaj ilin frekventi al lernantoj de pola [[nacieco]]
** [[Britio]]: "Dziennik Żołnierza" (Ĵurnalo de Soldato) pritaksis nombron de poloj en [[Kanado]], kiu kreskis de 145 503 en 1931 ĝis 170 000 nun; pola registaro en [[ekzilo]] subskribis en [[Edinburgo]] pakton kun la [[Universitato de Edinburgo]] pri kreo de Pola Medicina Fakultato; [[Atlantiko]]: '''de la 22-a ĝis la 24-a de februaro batalo pri la [[konvojo]] OB-288 - 10 ŝipoj sinkis'''; Brita Milita Kabineto konfirmis la proponon sendi ekspediciajn fortojn al [[Grekio]]
** [[1942]]: En [[Londono]] dum kunsido de Nacia Konsilio de Pollando generalo [[Władysław Sikorski]] prezentis programan deklaron de lia registaro, kiu antaŭvidis [[demokratio]]n en liberigota lando
** '''Soveta [[submarŝipo]] sinkigis en [[Nigra Maro]] la ŝipon [[Struma (ŝipo)|''Struma'']] kun judaj rifuĝintoj el Rumanio - pereis 778 personoj, unu saviĝis'''; radiostacio [[Voĉo de Ameriko]] komencis elsendi [[germana|germane]]
** [[1943]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] pafmortigise en Grobelki 10 personojn kaj en [[Głogów Małopolski]] 6 polojn; [[Gestapo]] malpermesis al 13 germanoj resti en [[Varto]]-Lando; [[Sokołów Podlaski]]: '''revenĝe pro helpo al funkciulo de [[Gestapo]], ŝajniganta fuĝintan judon, [[SS (organizo)|SS]]-taĉmento arestis 14 loĝantojn de vilaĝo Paulinów''' (proksime al [[Sokołów Podlaski]]) - 9 [[pafekzekutado|pafekzekutis]] surloke, 2 pereis en [[Treblinka (koncentrejo)|koncentrejo Treblinka]]''', kaj la ceteraj estis direktitaj fosi [[tranĉeo]]jn kaj tie [[murdo|murditaj]]
** Soldatoj de [[Bydgoszcz]] de la '''[[Pola Enlanda Armeo]] okazigis bomban [[atenco]]n en [[stacidomo]] de rapida fervojo en [[Berlino]]''' ĉe Friedrichstrasse - pereis 36 personoj kaj 78 vundiĝis, plejparte soldatoj de [[Wehrmacht]] kaj funkciuloj de germana polico
** [[1944]]: '''Germana polico pafkzekutis en Ochotnica ([[distrikto Nowotarski]]) 40 personojn; [[ukrainoj|ukraina]] polico vivbruligis en Piotrowina ([[distrikto Miński]]) 23 personojn'''; en [[Pińczów]] aperis [[konspiro|konspira]] revuo "Bojowiec" (Batalulo) kun instrukcioj por [[infanterio|infanterianoj]]; kadre de operaco "N" en [[Varsovio]], [[Krakovo]] kaj aliaj urboj de [[Ĉefgubernio|ĜG]] aperis en publikaj lokoj falsigitaj [[afiŝo]]j pri evakuo de germanoj