Ukraina Grek-Katolika Eklezio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
En komenco la eklezio estis unuiĝinta kun patriarkato en [[Konstantinopolo]]. Post la [[orienta skismo]] en 1054 la eklezio en ukrainia teritorio iom post iom venis al malamikeca pozicio kontraŭ la okcidenta eklezio. En 14a jarcento granda parto de [[Ukrainio|ukrainia]] teritorio estis reganta de [[katolikismo|katolika]] [[Litovio]]. La [[metropolito]] de [[Kievo]] [[Izidoro de Kievo|Izidoro]] partoprenis ĉe [[Koncilio de Florenco|ferrara-florenca koncilio]] kaj en 1439 li aprobis unuigadon de katolikoj kal ortodoksoj. Tamen tio estis rifuzata poste. Post politika unuigado de Litovio kaj [[Pollando]] en 1569, de kiam granda parto de ukrainia teritorio estis regata de Pollando, multaj ukrainaj ortodoksoj komencis subteni unuigadon kun [[Romo]].<ref>Farrugia, Edward G., p. 921-922</ref> Ili volis plibonigi sian situacion kaj konservi bizancajn tradiciojn ĉar la pola katolikismo estis disvastiĝanta.<ref>Farrugia, Edward G., p. 922</ref>
 
En [[1595]] la [[sinodo]] de ortodoksaj episkopoj subskribis la [[Bresta religia unio|religian union]] en [[Bresto (Belorusio)|Bresto]], per kiu la ortodoksoj en teritorio regata de Pollando (en Kieva teritorio) unuiĝis kun la [[Katolika Eklezio]].<ref>[http://ewtn.com/library/COUNCILS/TREATBR.HTM BRIEF HISTORY OF THE UNION OF BREST (1595) - Treaty Of Brest Document] – teksto de la Bresta unio (angle)</ref> La [[eparĥio]]j en [[Galicio]] aliĝis nur pli malfrue ([[Przemyśl]] en 1692 kaj [[Lvivo]] en 1700).<ref>Farrugia, Edward G., p. 922</ref> En 18a jarcento 2/3 de origine ortodoksoj estis grek-katolikaj.<ref>Farrugia, Edward G., p. 922</ref>
 
Kiam la teritorio poste troviĝis sub la rusa reĝo, la unio estis subpremata. En 1839 la rusa [[caro]] [[Nikolao la 1-a]] forigis la union en tuta Rusio krome la [[Chełm]]a eparĥio (kie la unio estis forigita en 1875).<ref>Farrugia, Edward G., p. 922</ref> En alia parto de ukrainia teritorio – [[Galicio]], kiu de 1772 estis sub la reĝo de [[Aŭstrio-Hungario]], la grek-katolikoj estis subtenataj.