Ora jarcento de Nederlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
Kelkiuj elektas, por la komenciĝo de la ora jarcento, la jaron [[1602]], la jaro en kiu oni fondiĝis la [[VOC]]; aliuloj elektas por tio la jaron [[1609]], la komenciĝo de la [[armistico|dekdujara armistico]]. Ĝis la fino de la armistico ([[1621]]) la [[ekonomio]] kreskis preskaŭ senĝene. Dum la [[Tridekjara Milito]], kiu grandparte koincidis kun la dua fazo de la [[Okdekjara Milito]], en kelkaj sektoroj estis stagnado, en aliaj kreskado. Post [[1648]] la ekonomio denove kreskis; antaŭ ĉio por la [[industrio]] venis prosperaj jaroj. Post la [[katastrofo|katastrofa jaro]] [[1672]] komenciĝis periodo de relativa ekonomia malprogreso kaj la Ora jarcento preterpasis sian [[apogeo]]n. Sekvis periodo de ekonomia [[solido|solidiĝo]].
 
==Pentrarto==
Kvankam la [[Nederlanda pentrarta orepoko]] estas plej ofte inkludita en la ĝenerala eŭropa periodo de [[Baroka pentrarto]], kaj ofte montras multajn el ties trajtoj, ĉefe malhavas la idealigon kaj emon al splendo tipa de plej baroka verkaro, kiel tiu de la flandraj najbaroj. Plej verkoj, kiel tiu laŭ kiuj la periodo estas plej bone konata, spegulas la tradiciojn de detalema [[Realismo (arto)|realismo]] heredita el la [[Flandraj Primitivuloj]].
 
== Vidu ankaŭ ==