Schwarzenburg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-==Eksteraj Ligiloj== +== Eksteraj ligiloj ==)
esperantigita ŝablono (Referencoj), pli belaj buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj, kelkaj redaktetoj
Linio 18:
}}
 
== Pri la komunumo ==
'''Schwarzenburg''' estas vilaĝo de la iama komunumo [[Wahlern]] kaj ek de la 1-a de decembro [[2012]] komunumo estiĝinta el la kuniĝo de la iamaj komunumoj Wahlern kaj [[Albligen]]. Ĝi havis 6674 loĝantojn je ĝia fondiĝo la 1-an de januaro 2012.
 
== Geografio ==
La komunumo Schwarzenburg situas 15 kilometrojn sudsudokcidente de la [[federacia urbo]] ĉe la bordo de la rivero [[Sense]], kaj estas la ekonomia kaj kultura centro de la regiono [[Schwarzenburgerland]], kiu ĝis la 31-a de januaro [[2009]] estis distrikto de [[Kantono Berno]]. Ek de la 1-a de januaro [[2011]] la iama distrikto Schwarzenburg estis integrita al la nova [[administra distrikto Berno-Mezlando]]. La komunumo konsistas el la kvin vilaĝoj [[Albligen]], [[Lanzenhäusern]], [[Milken]], [[Mamishaus]], [[Schönentannen]], [[Steinenbrünnen]], [[Steinhaus]], Schwarzenburg, [[Wagerten]] kaj [[Wahlern]], kaj tuta serio da pliaj biengrupoj kaj izolitaj bienoj.
 
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 44,79 km², de kiuj 27,9% estas kovritaj de [[arbaro]], 62,2% servas por [[agrikulturo]] kaj 7,8% por [[setlado]].
<ref>Fonto: [http://www.bfs.admin.ch/bfs/portal/de/index/themen/02/03/blank/data/gemeindedaten.html Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011]</ref>
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Schwarezburg limas en nordo al [[Köniz]], en nordoriento al [[Oberbalm]], en oriento al [[Rüeggisberg]], en sudoriento al [[Rüschegg]], en sudo al [[Guggisberg]], en sudsudokcidento al [[Alterswil FR|Alterswil]] ([[Kantono Friburgo|FR]]), en sudokcidento al [[Sankt-Antoni]] ([[Kantono Friburgo|FR]]), en nordokcidento al [[Heitenried]] ([[Kantono Friburgo|FR]]), kaj en nordnordokcidento al [[Ueberstorf]] ([[Kantono Friburgo|FR]]).
 
== Trafiko ==
Tra Schwarzenburg pasas la kantona ĉefvojo n-ro 183 de [[Friburgo]] al [[Kirchenthurnen]], kiu en la centro de Schwarzenburg unuiĝas kun la kantona ĉefvojo nr-o 232 de Schwarzenburg al [[Berno]]. De Schwarzenburg la 1Berno-Schwarzenburg-Fervojo, kiu hodiaŭ apartenas al la kompanio [[Berno-Lötschberg-Sempinono-Fervojo]] kondukas la Berno. Ĝin servas la regiona trajnlinio S6 en duonhora kadenco. De la stacidomo de Schwarzenburg diversaj [[poŝtaŭto|poŝtaŭtolinioj]] kondukas al la ĉirkaŭaj vilaĝoj.
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Schwarzenburg datiĝas el la jaro [[1025]] kiel ''Suarcenburc''. Ĝis la 31-a de decembro [[2011]] Schwarzenburg estis kvartalkomunumo de la komunumo [[Wahlern]]. Kun efiko de la 1-a de janauro [[2012]] Wahlern kaj [[Albligen]] estis kunigitaj al la nova komunumo Schwarzenburg. Jam dum [[mezepoko]] Schwarzenburg estis la centro de la [[paroĥo]] kaj [[merkatoloko]], kiu en la [[16-a jarcento]] de la Grafoj de Savojo ricevis la rajton organizi tri jarajn merkatojn. La Kastelo Schwarzenburg ĝis la 31-a de decembro [[2009]] estis la sidejo de la administracio de la [[distrikto Schwarzenburg]], kies ĉefloko Schwarzenburg estis.
<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D8370.php ''Anne-Marie Dubler'': ''Schwarzenburg'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2011-11-11)]</ref>
 
== Vidu ankaŭ ==
* '''[[Schwarzenburg (distrikto)]]'''
 
== Notoj kaj referencoj ==
<references />{{Referencoj}} <!-- Helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj -->
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.schwarzenburg.ch Oficiala retejo de la komunumo Schwarzenburg]
{{komunejokatKomunejokat|Schwarzenburg BE|Schwarzenburg}}
 
== Bildoj ==
<gallery>
Dosiero:2010-03-28-Mamishaus (Foto Dietrich Michael Weidmann) 207.jpg|<small>Vilaĝeniro de Mamishaus</small>