Zagreba metodo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 16:
 
Intertempe la baza lernolibro aperis en 30 adaptoj al diversaj — ĉefe eŭropaj lingvoj, sed ankaŭ kelkaj aziaj kaj afrikaj. Nun oni povas lerni per ĝi ankaŭ en elektronika formo ĉe [http://www.lernu.net www.lernu.net] en 26 lingvoj.
 
La presotapresita versio estas aĉetebla i.a. ce la libroservo de UEA.
 
Instrukciaro por instruistoj instruantaj laŭ la zagreba metodo helpas la instruistojn enhavante klarigojn pri la metodo, uzeblecon, havante la skemon por 24-hora kurso, enhavante aldonajn ekzercojn, demandarojn, kantojn, ekzamenmaterialojn. Helpe de tiu libreto kaj la lernolibro eblas kvalite instrui en komencaj kursoj ĉiuspecaj (kun unulingva kursanaro aŭ plurlingva, kun infanoj ekde proksimume 11-a jaraĝo ĝis maljunaj personoj) sen specialaj sinpreparoj. La Zagreba metodo ebligas al lernantoj lerni komence sen balastaj vortoj kaj gramatikeroj nur tion kio estas nepre necesa kaj tuj praktikebla kaj tial la lernantoj pli rapide progresas ol uzante aliajn metodojn. Tio altigas la lernmotivojn. Kutime jam post la lerno de la unua duono de la lernolibro la lernantoj povas elturniĝi lingve en ĉiuj ĉiutagaj situacioj. La baza Esperanto-scio akirata per tiu ĉi metodo estas tre konvena kiel instruaĵo minimuma, sed sufiĉa kiel antaŭscio necesa por posta lernado de alia fremdlingvo – do kiel lernendaĵo necesa kiam Esperanto servas kiel propedeŭtika rimedo.