[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 37:
[[Dosiero:Earth symbol.svg|eta|maldekstra|100px|Astronomia simbolo de la Tero]]La '''Tero''' estas nia [[planedo]], la tria planedo ekde la [[Suno]] (post [[Venuso]] kaj antaŭ [[Marso]]). Rilate al [[diametro]] kaj [[maso]] ĝi estas la kvina plej granda el la ok planedoj de la [[Sunsistemo]] kaj la plej granda el la [[tereca planedo|terecaj planedoj]] (negasaj planedoj). Ĝi havas la plej granda [[denseco]] meze de la planedoj de la Sunsistemo.
 
Hejmo por milionoj da [[specospecio]]j, inkluzive homoj, la Tero estas la sola loko en la [[universo]], pri kiu oni scias, ke tie ekzistas [[vivo]]. La planedo formiĝis antaŭ 4,54 miliardoj da jaroj, kaj vivo aperis sur ĝia surfaco ene de la unua miliardo. Ekde tiam la [[biosfero]] konsiderinde ŝanĝis la [[atmosfero]]n kaj aliajn kontraŭvivajn kondiĉojn en la planedo, ebliginte la dismultiĝon de aerobiaj organismoj kaj la formadon de la [[ozona tavolo]], kiu kune kun la [[magneta kampo]] baras vundeman sunradiadon kaj permesadas vivon sur kontinentoj. La fizikaj ecaroj de la Tero, samkiel ĝia geologia historio kaj orbito, permesis la daŭriĝon de vivo. Oni atendas, ke la mondo povos teni vivon dum 1,5 miliardoj da jaroj plie, post kiam la kreskanta lumpovo de Suno estingos la biosferon.
 
La surfaco de la Tero konsistas en rigida tavolo nomata [[terkrusto]], kiu estas dividita en pluraj rigidaj segmentoj, aŭ [[tektonikaj platoj]], kiuj [[Geologia tempskalo|laŭtempe]] migras sur la interna parto de la planedo. Ĉirkaŭ 71% de tiu surfaco estas kovrata de [[sala]] [[oceano|oceanaro]], dum la resto konsistas en superoceanaj partoj, do [[kontinento]]j kaj [[insulo]]j. Likvan [[akvo]]n, necesan al ĉia konata vivo, oni ne malkovris en aliaj planedoj krom en la Tero. Sub la terkrusto estas daŭre aktiva (ekde sia formiĝo) tavolo nomata [[termantelo|mantelo]]; ĝi estas relative solida, tamen malpli rigida ol krusto. La planeda interno estas dunatura [[terkerno|kerno]], ekstere likva, kiu naskas la [[magneta kampo|magnetan kampon]] de la Tero, kaj interne solida ([[fera]]).
Linio 43:
La Tero interagas kun aliaj [[objekto]]j en la [[spaco]], inkluzive kun la Suno kaj la [[Luno]], ĝia unusola natura [[satelito]]. Nuntempe la Tero orbitas kompletan ciklon ĉirkaŭ la Suno unufoje dum la sama tempo, dum kiu ĝi [[rotacio|rotacias]] laŭ sia akso 366,26 fojoj. Tia tempmezuro estas konata kiel [[Jaro#Sideraj.2C tropikaj.2C kaj anomalistaj jaroj|sidera jaro]], kiu egalas al 365,26 [[Tago#Suntago|sunaj tagoj]] (aŭ suntagoj). La nombro da sunaj tagoj estas unu malpli ol la nombro da [[Tago#Sidera tago|sideraj tagoj]] pro tio, ke la orbita movo de la Tero ĉirkaŭ la Suno rezultas en unu plia rotacio. La tera rotacia akso estas 23,4° klina rilate al la [[surfaca normalo|normalo]] de ĝia orbita plano, kaŭzante sezonajn variadojn en la planeda surfaco en periodo de unu [[tropika jaro]] (365,24 sunaj tagoj). La unusola tera natura satelito, la Luno, kiu verŝajne ekorbitis la Teron ĉirkaŭ antaŭ 4,53 miliardoj da jaroj, respondecas pri oceanaj [[tajdo]]j, stabiligas la aksan klinecon kaj laŭgrade malrapidigas la planedan rotacion. Antaŭ inter ĉirkaŭ 4,1 kaj 3,8 miliardoj da jaroj, la Tero suferis larĝan impaktadon de [[asteroidoj]], kio ankaŭ kontribuis per ŝanĝoj en la surfaca medio.
 
[[Mineralo]]j kaj la produktoj de biosfero mem kontribuas por tenado de vivo, inkluzive homa, kio donas al ili gravan ekonomian rolon en la homa socio. La homa tutmonda socio estas geografie dividita en ĉirkaŭ 200 suverenaj [[ŝtato]]j, kiuj interagas per [[diplomatio]], [[vojaĝo]]j, [[komerco]] kaj [[milito|militaj agadoj]]. La homa kulturo kreis plurecan vidmanieron pri ilia hejmplanedo, inkluzivante personigon de la Tero kiel dia esto, defendon de [[Plata Tero|plata formo]] por la planedo kaj la rigardon, ke ĝi estas la [[geocentrismo|centro de la Universo]]. Nuntempe la planedo estas plej ofte rigardata [[scienco|science]], tamen grandiĝas la emo rigardi ĝin ankaŭ [[moralo|morale]], ĉefe pro la kreskanta [[ekologia]] konscio, kiu forpelas [[poluciopoluo|poluciemonpoluemon]] kaj laboras por teni la tersistemon ekvilibra.
 
La Tero estis unuafoje agnoskita kiel planedo de [[Koperniko]]. Ĝia astronomia simbolo estas ♁ aŭ <math>\oplus</math>.