Kaverno de Paclt: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto per AWB
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''[[Kaverno]] de Paclt''' troviĝas en orienta deklivo de valo de rivero [[Morava]], proksimume 1,5 km norde de norda parto de vilaĝo [[Velká Morava (Dolní Morava)|Velká Morava]], 11 km nordoriente de urbo [[Králíky]].
 
La kaverno estas unu el kelkaj [[karsto|karstaj]] kavernoj en [[kalkŝtono|kalkŝtonaj]] insuletoj de la valo de supra fluo de [[Morava]] kaj [[Králický Sněžník]] (legu Kralicki Snjeĵnik). La kavernon kreis subteraj akvoj en lenso de blanka kristala kalkŝtono – [[marmoro]], en signifa geologia perturbo de la tn. ensudeta rompo. Malantaŭ neokulfrapa, nur 1,2 m larĝa enirejo, falas en krutmasivon sakforma, 30 m longa kaj preskaŭ 6 m larĝa koridoro. En ties plej profunda parto estas akva katedralo, preskaŭ 6 m larĝa kaj 10 m alta, proksimume el tri metroj plenigita per kristale pura karsta akvo. Malantaŭ la lageto kondukas ankoraŭ larĝa, sepmetra koridoro kun falintaj kalkŝtonaj blokoj.