Sendepende de la supre menciata signifo, laŭ iuj esperantistoj '''''-es''''' povus funkcii kiel [[Neologismo|neoficiala]] [[verbo|verba]] [[postafikso]], kiu esprimus, ke la ago, kiun signifas la verbo, estus rakontata aŭ (nur) ŝajnigata. Ekzempla frazo pri tiu uzo povus esti: ''Li diras ke li haves multan monon'' (t. e. oni ne scias ĉu veras aŭ ne ke li estas riĉa aŭ ne).
La referenca verko [[PMEG]] pri la gramatiko de Esperanto, kiu traktas multajn neoficialajn sufiksojn kaj pseŭdosufiksojn, ne mencias tian proponon,<ref>[http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_afiksoj/sufiksoj/index.html listoj de la neoficialaj sufiksoj kaj pseŭdosufiksoj traktataj en] [[PMEG]], '''sen''' mencio de verba sufikso aŭ gramatika markilo "-es" ({{eo}})</ref> des malpli aliaj gramatikaj verkoj, kiuj eĉ ne havas la fokuson priskribi neoficialajn, slangajn aŭ dialektajn variaĵojn de Esperanto.