Kapdoloro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
As eo (diskuto | kontribuoj)
e aldoneto al migreno
As eo (diskuto | kontribuoj)
Aldonita: ĉina medicino kaj historio
Linio 8:
== Epidemiologio ==
Ĉirkaŭ 64-77% el la homoj havas kapdoloron dum iu momento en siaj vivoj. Dum ĉiu jaro, averaĝe, 46-53% de homoj havas kapdolorojn.<ref name=":0">Stovner, LJ; Andree, C (2010) "Prevalence of headache in Europe: A review for the Eurolight project." Journal of Headache Pain. 11(4): 289-299. ''doi:[[doi:10.1007/s10194-010-0217-0|10.1007/s10194-010-0217-0]] PMC [https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pmc/articles/PMC2917556 2917556] PMID [https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pubmed/20473702 20473702]''</ref> <ref>Manzoni, GC; Stovner, LJ, J (2010). " Epidemiology of headache". Handbook of Clinical Neurology. ''Handbook of clinical neurology.'' '''97''': 3-22. COI: 10.1016/s0072-9752 (10) 97001-2. <nowiki>PMID 20816407</nowiki>.</ref>La plej multaj el tiuj kapdoloroj ne estas danĝeraj. Nur ĉirkaŭ 1-5% el la homoj irantaj al la urĝejo pro kapdoloroj havas iun gravan malsanon.
 
Oni kalkulis, ke en la Eŭropa Unio kapdoloroj kaj iliaj sekvoj ĉiun jaron kostas proksimume 20 miliardojn da eŭroj; averaĝe ĉiu dungito forestas de laboro 1,2 tagojn/jaro pro kapdoloroj<ref name=":3">Göbel, H. Die Kopfschmerzen: Ursachen, Mechanismen, Diagnostik, Therapie. Springer-eldonejo, 2012</ref>.
 
Pli ol 90% de kapdoloroj estas primaraj kapdoloroj.<ref>Kunkel, Robert S. (2010-08-01 ). " [http://www.clevelandclinicmeded.com/medicalpubs/diseasemanagement/neurology/headache-syndromes/ Headache] ". ''Disease Management Project: Publications''. Cleveland Clinic . </ref> La plej ofta tipo el tiuj primaraj kapdoloroj estas la [[tensia kapdoloro]].<ref name=":0" /> La plejmulto de homoj kun tensia kapdoloro havas "epizodan" kapdoloron, kiu aperas dum kelkaj horoj kaj poste malaperas. Nur 3,3% de plenkreskuloj havas t.n. kronikajn tensiajn kapdolorojn, kun kapdoloroj aperantaj dum pli ol 15 tagoj en monato.
 
Ĉirkaŭ 12-18% de homoj en la mondo havas [[Migreno|migrenon]].<ref name=":0" /> Pli da virinoj ol viroj suferas de migreno (en Eŭropo kaj Nordameriko, 5-9% de viroj spertas migrenon, rilate al la elcentaĵo de 12-25% inter virinoj).
 
[[Seria kapdoloro]] (angle: cluster headache) estas relative rara. Ĝi koncernas nur 1-3 el 1000 homoj en la mondo. Seria kapdoloro estas proksimume trifoje pli ofta ĉe viroj ol virinoj.
 
== Kaŭzoj ==
Linio 120 ⟶ 122:
== Infanoj ==
Ĝenerale, infanoj povas suferi de la samaj specoj de kapdoloroj kiel plenkreskuloj, sed la ofteco estas iom malsama kaj la simptomoj ĉe infanoj ankaŭ povas varii. La diagnoza aliro al kapdoloro ĉe infanoj estas simila al tiu ĉe plenkreskuloj. Tamen, junaj infanoj eble ne povas bone priskribi kaj difini sian doloron.<ref>Rothner, AD (Jun 1995). "The evaluation of headaches in children and adolescents.". ''Seminars in pediatric neurology '''''2 '''(2): 109-18. COI: 10.1016/s1071-9091 (05) 80021-x. <nowiki>PMID 9422238</nowiki>. </ref>
 
== Historio ==
El antikvaj dokumentoj evidentas, ke jam antaŭ multaj jarcentoj homoj suferis pro kapdoloroj kaj multe pripensis, kiel oni povas kuraci ilin.
 
=== Antikvaj epokoj ===
La konceptoj pri la kaŭzoj tamen tre malsamis de la nuntempaj; malsanoj tiam ĝenerale estis atribuitaj al la agado de spiritoj kaj malbonvolaj dioj. [[Hipokrato]] en la 4a jarcento a.K. opiniis, ke kapdolorojn kaŭzas venenaj vaporoj, kiuj leviĝis el la hepato<ref>https://www.wissen.de/aus-der-geschichte-der-kopfschmerztherapie</ref>. Li rekomendis terapion per hirudoj kaj ke en ekstremaj kazoj oni malfermu la kranion. Malfermadon de la kapo ([[Kraniotomio|kraniotomion]]) jam uzis la homoj dum la [[ŝtonepoko]], sed oni ne scias, ĉu por kuraci kapdoloron. La unua konata kuracista priskribo de migrenoatako estas verŝajne de [[Areteo de Kapadokio|Areteo de Kapodokio]] kaj originas el la 1. jarcento<ref name=":3" />.
 
=== Moderna medicinhistorio ===
La unua registrita klasifiksistemo kiu similas la modernajn estis publikigita fare de [[Thomas Willis]], en ''De Cephalalgia ''en 1672. En 1787 Christian Baur ĝenerale dividis kapdolorojn en idiopatajn (primaraj kapdoloroj) kaj simptomajn (sekundaraj), kaj difinis 84 kategoriojn<ref>Levin, Morris.; Baskin, Steven M.; Bigal, Marcelo E. (2008). ''Comprehensive Review of Headache Medicine''. Oxford University Press. <nowiki>ISBN 0195366735</nowiki>. </ref>. Ĉiuj tiuj sistemoj tamen ne estas vaste uzataj kaj ne normigis la diagnozojn laŭ objektivaj kriterioj.
 
En la jaro 1962 la Nacia Instituto pri Sano (National Institute of Health) unuan fojon publikigis klasifiksistemon, kiu estis uzata en multaj landoj ankaŭ ekster Usono. Tamen ankaŭ ĝi ankoraŭ difinis la kapdolorojn en maniero, kiu lasis grandan spacon al la interpretado de la kuracisto. Multaj difinoj enhavis nociojn kiel „ofte“, „ĝenerale“, sed nenie oni difinis, ĉu iu simptomo estas nepra por la diagnozo, aŭ kiom da el aro simptomoj estas bezonataj por meti certan diagnozon<ref name=":3" />.
 
Post la fondaĵo de Internacia Asocio pri Kapdoloroj (International Headache Society) en 1982 oni starigis la unuan klasifiksistemon kun laŭeble plej objektivaj kriterioj en 1988.
 
== Kapdoloro laŭ la tradicia ĉina medicino ==
 
=== Kaŭzoj ===
Inter la eksteraj, klimataj faktoroj, la plej oftaj estas vento kaj humideco. Ili kaŭzas ofte tre akutan kaj tre fortan doloron, eventuale kun rigideco de la nuko.
 
La kaŭzo de pli kronikaj kapdoloroj kutime estas internaj faktoroj. Ĝenerale oni povas diagnozi ilin rilate la involvitajn ĝinlŭojn (meridianojn) aŭ rilate la organojn. Kelkfoje, precipe kiam la simptomoj ekzistas longe, la perturbo koncernas pli ol unu organo.
 
Oni distingas<ref>Maciocia, G., ĉapitro 1 „Kopfschmerzen“. Praxis der chinesischen Medizin. Krankheiten behandeln mit Akupunktur und chinesischen Arzneimitteln. Urban & Fischer, Munkeno, 2010, ISBN 9783437584718</ref>:
 
* akran, pulsantan kapdoloron en la flankoj de la kapo aŭ en la tempioj: la involvita meridiano estas la galvezika kaj la kaŭzoj estas leviĝanta hepato-[[Jino kaj Jango|jango]], hepato-fajro aŭ hepato-vento. Leviĝanta hepato-jango kaj muko kaŭzas proksimume 70% el la kapdoloroj.
* kapdoloron en la malantaŭa parto de la kapo: estas la loko de la vezika meridiano. Ofta kaŭzo estas rena malforto.
* fruntan kapdoloron: ĝi ligiĝas ofte al la stomako. Se ĝi estas obtuza, ĝi indikas stomakan malforton; se ĝi estas akra, ĝi indikas stomakan varmon. La reteno de muko aŭ humido estas ofta kaŭzo kaj povas krome rezulti senton de duonsvenon kaj kapturnon.
 
* kapdoloron ĉirkaŭ la verto, kiu estas obtuza kaj pliboniĝas kiam la paciento kuŝiĝas. La interna parto de la hepata meridano kuras tra tiu loko. Ofta kaŭzo estas, ke pro manko la hepata sango ne povas atingi tiun punkton. Pli maloftaj kaŭzoj povas esti leviĝanta hepato-jango (kun akra doloro), aŭ manko de cio aŭ sango ĝenerale.
* tutkapan doloron: plej ofte por manko de rena [[Jino kaj Jango|jino]] aŭ manko de rena esenco.
 
=== Diagnozo ===
Bona diagnozo ankaŭ en la ĉina medicino dependas de zorga anamnezo kaj ekzameno. Dum la intervjuo la kuracisto devas demandi pri la loko kaj la tipo de la doloroj. Tre gravas, kiuj faktoroj plibonigas aŭ malplibonigas la simptomojn, ĉar el la reago de la korpo al varmo/malvarmo, vetero, emocioj, aktiveco/trankvilo, manĝokutimoj, kaj la tempo de la tago, kiam la kapdoloroj aperas, la ĉina kuracisto povas dedukti la kaŭzon. La korpa ekzameno inkluzivas la rigardon de la lango kaj la palpadon de la pulso kiel gravaj indikiloj.
 
=== Terapio ===
La terapio de kapdoloroj ampleksas dieton, ĉinajn farmaciaĵojn, akupunkturon kaj ĝeneralajn konsilojn rilate la vivstilon depende de la trovita kaŭzo.
 
== Vidu ankaŭ ==