Kapdoloro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
As eo (diskuto | kontribuoj)
plispecifigo de tensia kapdoloro kaj migreno
As eo (diskuto | kontribuoj)
aldonita bildo kaj kelkaj ligiloj
Linio 7:
 
== Epidemiologio ==
Ĉirkaŭ 64-77% el la homoj havas kapdoloron dum iu momento en siaj vivoj. Dum ĉiu jaro, averaĝe, 46-53% de homoj havas kapdolorojn.<ref name=":0">Stovner, LJ; Andree, C (2010) "Prevalence of headache in Europe: A review for the Eurolight project." Journal of Headache Pain. 11(4): 289-299. ''doi:[[doi:10.1007/s10194-010-0217-0|10.1007/s10194-010-0217-0]] PMC [https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pmc/articles/PMC2917556 2917556] PMID [https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pubmed/20473702 20473702]''</ref> <ref>Manzoni, GC; Stovner, LJ, J (2010). " Epidemiology of headache". Handbook of Clinical Neurology. ''Handbook of clinical neurology.'' '''97''': 3-22. COI: 10.1016/s0072-9752 (10) 97001-2. <nowiki>PMID 20816407</nowiki>.</ref>La plej multaj el tiuj kapdoloroj ne estas danĝeraj. Nur ĉirkaŭ 1-5% el la homoj irantaj al la urĝejo pro kapdoloroj havas iun gravan malsanon.[[File:Migraine world map - DALY - WHO2004.svg|thumb|Ofteco de migreno laŭ landoj- Monda Organizaĵo pri Sano (WHO) 2004]]
 
Oni kalkulis, ke en la [[Eŭropa Unio]] kapdoloroj kaj iliaj sekvoj ĉiun jaron kostas proksimume 20 miliardojn da eŭroj; averaĝe ĉiu dungito forestas de laboro 1,2 tagojn/jaro pro kapdoloroj<ref name=":3">Göbel, H. Die Kopfschmerzen: Ursachen, Mechanismen, Diagnostik, Therapie. Springer-eldonejo, 2012</ref>.
 
Pli ol 90% de kapdoloroj estas primaraj kapdoloroj.<ref>Kunkel, Robert S. (2010-08-01 ). " [http://www.clevelandclinicmeded.com/medicalpubs/diseasemanagement/neurology/headache-syndromes/ Headache] ". ''Disease Management Project: Publications''. Cleveland Clinic . </ref> La plej ofta tipo el tiuj primaraj kapdoloroj estas la [[tensia kapdoloro]].<ref name=":0" /> La plejmulto de homoj kun tensia kapdoloro havas "epizodan" kapdoloron, kiu aperas dum kelkaj horoj kaj poste malaperas. Nur 3,3% de plenkreskuloj havas t.n. kronikajn tensiajn kapdolorojn, kun kapdoloroj aperantaj dum pli ol 15 tagoj en monato.
 
Ĉirkaŭ 12-18% de homoj en la mondo havas [[Migreno|migrenon]].<ref name=":0" /> Pli da virinoj ol viroj suferas de migreno (en [[Eŭropo]] kaj [[Nordameriko]], 5-9% de viroj spertas migrenon, rilate al la elcentaĵo de 12-25% inter virinoj).
 
[[Seria kapdoloro]] (angle: cluster headache) estas relative rara. Ĝi koncernas nur 1-3 el 1000 homoj en la mondo. Seria kapdoloro estas proksimume trifoje pli ofta ĉe viroj ol virinoj.
Linio 21:
 
=== Primaraj kaj sekundaraj kapdoloroj ===
Kapdoloroj estas ĝenerale klasifikitaj kiel "primaraj" aŭ "sekundaraj". Primaraj kapdoloroj estas sendanĝeraj, ripetiĝantaj kapdoloroj ne kaŭzitaj de iu organa malsano aŭ strukturaj problemoj. Oni povus diri, ke la kapdoloro mem estas la malsano. Ekzemple, [[migreno]] estas speco de primara kapdoloro. Kvankam primaraj kapdoloroj povas kaŭzi fortan doloron kaj malbonigi la ĉiutagan vivon, ili ne estas danĝeraj. Sekundaraj kapdoloroj ekestas subaze de iu malsano, kiel infekto, kapvundo, vaskulaj malsanoj, cerbsangado aŭ tumoroj. Depende de tiu specifa kaŭzo ili povas esti aŭ danĝeraj aŭ sendanĝeraj. Certaj atentigaj simptomoj, la tielnomataj „ruĝaj flagoj“, indikas, ĉu kapdoloro povas esti danĝera: ekzemple se ĝi estas akompanata de neŭrologiaj simptomoj kiel ŝanĝiĝo de la konscio, malforto de membroj, problemoj kun [[ekvilibro]], perturboj de vidkapablo.
 
=== Primaraj kapdoloroj ===
Linio 28:
'''Tensia kapdoloro''' havas dumvivan [[Prevalenco|prevalencon]] de inter 30-80% de la homoj.<ref name=":2">Hufschmidt, A. & Lücking, C. H. (eld.) Ĉapitro 2.25 Kopf- und Gesichtsschmerzen. Neurologie Compact, Georg Thieme-eldonejo, Stuttgart/New York. 2006</ref> Ne estas hereda malsano, tamen se unuagrada parenco suferas de tensia kapdoloro, la risko evului ĝin estas proksimume trifoje pli alta ol ĉe aliaj personoj. Tensiaj kapdoloroj kutime prezentiĝas kun ne-pulsanta premo tutkapa, kvazaŭ tro mallarĝa bendo konstriktas la kapon. Ĝi kutime ne estas akompanata de kromaj simptomoj, laŭ la kriterioj rajtas maksimume esti samtempe aŭ trosentemo kontraŭ lumo aŭ kontraŭ sono. Oni distingas la epizodan formon (en unu monato 15 tagoj kun kapdoloro, dum pli ol tri monatoj; la unuopa epizodo daŭras inter 30 minutoj kaj 7 tagoj) de la kronika formo (pli ol 15 tagoj de la monato dum pli ol tri monatoj, kapdoloro preskaŭ daŭra).[[File:Migraine aura.jpg|thumb|tipa vida aŭro ĉe migreno]]'''Migreno''' tipe prezentiĝas kun pulsa, mez-forta aŭ forta doloro, ofte (sed ne nepre) unuflanke de la kapo, kaj povas esti akompanata de naŭzo, vomemo, fotofobio (trosentemo kontraŭ lumo) kaj/aŭ fonofobio (trosentemo kontraŭ sono). Ofte la migrenon antaŭsimptomoj (prodromoj) antaŭiras horojn aŭ eĉ tagojn antaŭ la atako.<ref name=":2" /> Ili povas esti ekstrema apetito, malbona apetito, troaktiveco, ŝanĝoj de emocio. La migrenoatako mem sen medikamentoj daŭras 4-72 horojn. Ĝi povas krome komenciĝi per tielnomata aŭro, daŭranta inter 10 minutoj ĝis 1 horo. La aŭro konsistas plej ofte el vidperturboj kaj/aŭ el neŭrologiaj simptomoj, kiuj komplete foriras poste.
 
<nowiki> </nowiki>Ekzistas pluraj diversaj formoj de migreno, kelkaj el ili [[Genetiko|genetikaj]]. Ĉe unu el la formoj la paciento sentas nur la aŭron sen disvolvi poste la kapdoloron („migreno sen migreno“).<ref>Poeck, K. & Hacke, W. Ĉapitro 16. "Kopfschmerzen und andere Gesichtsneuralgien" en Neurologie. Springer Medizin Verlag, Heidelberg 2006 </ref>
 
Aliaj pli raraj specoj de primaraj kapdoloroj inkludas<ref name=":1">https://www.ihs-klassifikation.de/de/</ref>:
 
* '''Kapdoloroj kun aŭtonoma afekcio de la [[Triopa nervo|triĝemela nervo]]'''
** '''seria kapdoloro''': epizodoj de 15-180 minutoj de fortega doloro, ĉiam unuflanka kaj sur la sama flanko de la kapo, kutime ĉirkaŭ (aŭ „malantaŭ“) unu okulo, akompanata de aŭtonomaj simptomoj (larmado, ruĝa okulo, nazŝtopiĝo, ŝvitado sur la sama flanko de la vizaĝo). Ĝi okazas ĉiutage dum pluraj tagoj sinsekvaj, kaj ĉiam dum la pli-malpli sama horo.
** '''SUNCT-[[sindromo]] '''(el la angla: „Shortlasting, unilateral neuralgiforme headache attacks with conjunctival injection and tearing“, t.e. mallongdaŭraj, unuflankaj, neuralgiecaj atakoj de kapdoloro akompanata de konjunktiva ruĝiĝo kaj larmado): la simptomoj similas al tiu de la seria kapdoloro, sed estas multe pli mallongdaŭraj. La SUNCT-sindromo estas tre rara kaj preskaŭ nur trafas virojn (rilato virinoj: viroj estas 1:17).
** '''kronika paroksisma hemikranio: '''la simptomoj similas al tiuj de la seria kapdoloro, sed la atakoj daŭras nur 2 ĝis 30 minutojn. La plej taŭga medikamento estas indometacino.
** '''hemikranio kontinua''': unuflanka kapdoloro restanta dum horoj aŭ eĉ tagoj. Hemikranio kontinua povas esti mildigita per indometacino.