Aveno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 21:
Oni nomas aveno ĉiun vegetaĵon el la genro ''Avena''. Sed la nomo estas ambigua : Aveno nomas ankaŭ ekzemple ''[[Arrhenatherum elatius]]'' aŭ ''[[Trisetum flavescens]]'' kiuj ne apartenas la genron ''Avena''.
 
Aveno estas uzata kiel karakteriza nutraĵo por [[ĉevalo]]j, sed ankaŭ en diversaj formoj kiel manĝaĵo por la homoj, ekzemple por [[avenlakto]].
 
'''[[Kutima aveno]]''' (''[[Avena sativa]]'') havas fortan radikaron, tiel ĝi toleras eĉ magran agron. Ĝi estas unujara (120-140 tagoj estas ĝia vegeta periodo), malofte travintra (260-300 tagoj) planto. Ĝi havas kavan, cilidran [[ŝalmo]]n ([[tigo]]n) kun pli kaj pli longiĝantaj internodoj. La alterne starantaj folioj estas lancoformaj. Ĉe ties akselo, la ĉirkaŭbrakuma oreleto apenaŭ evoluis. La [[grapolo]] konsistas el [[spiko]]j, konsistantaj el 2-3 [[floro]]j (spiketoj). La floroj estas duseksaj. Oni povas paroli pri unuflanka grapolo aŭ disbranĉanta grapolo. La kariopson kovras flavaj aŭ brunajn kelkfoje nigraj senaristaj [[paleo]]j. Oni povas vidi kaveton sur la dorsa flanko de la kariopso. La [[grajno]] pintiĝas demeze.