Plantlakto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Amazake by emily harbour in july.jpg|thumb|[[Amazake]], japana [[rizlakto]]]]
'''Planta lakto''' (''alternativa lakto'', ''vegetaĵa lakto'' aŭ ''vegana lakto'') estas fabrikita, ne-lakta trinkaĵo farita el plantaj ekstraktoj kiu donas al ĝi guston kaj aromon. Plantlakto estas konsumita kiel plantdevena alternativo al [[Lakto|besta lakto]], kaj aldonas veganan trinkaĵan elekton kun kremeca ĉebuŝa gusto-sento. Por komerco, plantlakto estas tipe enpakita en ujojn similajn kaj konkurencantaj al tiuj uzitaj por besta lakto. En 2018 inter 20 plantoj, uzataj en laktofabrikado , [[migdalo]], [[sojfabo]] kaj [[kokoso]] estis la plej vendataj tutmonde. La tutmonda merkato de plantlaktoj estis taksita je 16 miliardoj da dolaroj en 2018.
 
Vegetaĵaj trinkaĵoj estis konsumitaj dum jarcentoj, kun la termino "lakto-similaj plantoj-sukoj" uzata ekde la [[13-a jarcento]]. Tra diversaj kulturoj, planta lakto estis kaj tradicia trinkaĵo kaj bongusta ingredienco en dolĉaj kaj salaj pladoj, kiel ekzemple la uzo de [[Kokoslakto|kokosolakto]] en [[Kareaĵo|kareaĵoj]]. Planta lakto ankaŭ estas uzata por fari [[glaciaĵo]]jn, [[Plantkremo|plantan kremon]], [[Vegana fromaĝo|veganan fromaĝon]] kaj [[jogurto]]n, kiel [[soj-jogurto]], kun 54% da konsumantoj malfermitaj al elektado de plantdevenaj produktoj anstataŭ laktaĵoj en 2018.