The Lights of Zetar: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
==Intrigo==
 
Je [[steldato]] 5725.3, la [[Unuiĝinta Federacio de Planedoj|federacia]] [[stelŝipo]] "[[Enterprise]]" estas survoje al [[Memory Alpha]], [[planetoidonanplanedo]] kiu estas sidejo de la centra biblioteko de la Federacio. Io simila al ŝtormo ankaŭ moviĝas je granda rapideco al la planetoido. La ''Enterprise '' interceptas la ŝtormon, kiu preteriras la ŝildojn de la kosmoŝipo kaj penetras ĝin. La ekspozicio al la ŝtormo tuŝas la nervajn sistemojn de la kosmonaŭtoj, ĉiu laŭ alia maniero. Leŭtenanto Mira Romaine ([[Jan Shutan]]), kiu iras por labori al Memory Alpha, svenas pro la efikoj de la ŝtormo. Ĉefkuracisto [[Leonard McCoy]] ekzamenas Romaine'n, kiu restas ne respondema escepte per strangaj gruntantaj sonoj.
 
La ŝtormo iras al Memory Alpha kaj detruas la komputilan kernon de la stacio. [[Kapitano Kirk]], kune kun Scienca oficiro [[Spock]], d-ro McCoy, kaj s-ro Scott iras la stacion por inspekti la difektojn. Dume, Mira havas viziojn de kadavroj ĉe Memory Alpha. La teamo trovas serioze difektitajn la arkivojn de la Memory Alpha, eble neripareble, kaj ĝia personaro morta per cerba hemoragio, krom iu, kiu faras la samajn guturajn bruojn kiel Romaine. Kirk tiam ordonas ke Mira iru al la stacio. Ŝi timas vidi la ĝustan scenon de sia vizio, kaj tiam avertas, ke la ŝtormo revenas.