Thomas Hirschhorn: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Thomas Hirschhorn.jpg|eta|240px|Thomas Hirschhorn]]
[[Dosiero:2019-05-09 Thomas Hirschhorn (Foto Dietrich Michael Weidmann).jpg|eta|240px|Thomas Hirschhorn kaj Parzival' dum Esperanto-leciono ĉe la Ronda Tablo de la Mondregistaro en Migros-restoracio Bielo la 9an de majo 2019]]
'''Thomas Hirschhorn''' (naskiĝis la 16-an de majo 1957 en [[Berno]], esperantigita nomo '''Tomaso Hirŝhorno''') estas [[Svislando|svisa]] instalaĵartisto. Thomas Hirschhorn laboras ek de 1984 en [[Parizo]].
 
==Vivo kaj verko==
Thomas Hirschhorn vivas kaj laboras ek de 1984 en [[Parizo]], [[Francio]]. Sian infanecon kaj junecon li pasis en [[Davos]]. Li vizitis en [[Zuriko]] la Zurikan Universitaton de Artoj kaj ek de la mezo de la 1990-aj jaroj estis internacie rekonita pro siaj artinstalaĵoj. Laŭ sia propra eldiro Hirschon komprenas sin kiel artisto, kiu "politikigas arton".
 
Pli gravan internacian atenton li akiris pro la istalaĵo "Swiss-Swiss Democracy" (Svis-Svisa Demokratio) en la Svisa Kulturcentro Parizo en 2004. Laŭ mediaj raportoj tiu instalaĵo estis skandalo, ĉar ĝi damaĝis al la ekstera prezentado de la lando. Post ondo de protestoj en la [[Nacia_Konsilio_de_Svislando|Nacia Konsilio]] estis kiel puno deduktitaj de la monrimedoj de la kulturfondumo Pro Helvetia sumon en la alteco de la kontribuo de la fondumo al tiu ekspozicio. Ĉefa kritikpunkto estis la kungluadon de turmentbildoj el Irako kun la blazonoj de la svisaj kantonoj.
 
Alia grava formo, kiun Hirschhorn starigas en diversaj urboj en publikaj lokoj estas strataltaro. Ĝis nun li dediĉis siajn altarojn al kvar verkistoj kaj artistoj: [[Piet Mondrian]], [[Otto Freundlich]], [[Raymond Carver]] kaj [[Ingeborg Bachmann]]. En oktobro 2006 li instalis por la ekspoziciaĵo "U2 Alexanderplatz" de la Nova Societo por Formanta Arto" (Neue Gesellschaft für bildende Kunst) en la metroa stacio de Berlino Alexanderplatz la "Ingeborg-Bachmann-Altaron".
''Crystal of Ressitance'' (Rezistokristalo) estis la titolo de la instalaĵo de Thomas Hirschhorn en la svisa pavilono de la 54a [[Venecia Bienalo]]. Per tiu-ĉi laboro Hirschhor laŭ propraj indikoj volis fari tri demandojn al sia laboro: "Unue: Ĉu mia laboro povas krei novan terminon de arto? Due: Ĉu mia arto povas konstrui ''kritikan korpon''? Trie: Ĉu mia arto povas impliki ''ne-ekskluzivan publikon''?" En somero 2013 en Novjorko funkciis dum dek semajnoj li pavilono de la Gramsci-monumento en la [[Bronkso]].[http://www.dradio.de/dkultur/sendungen/fazit/2172110/ ''Varmhundoj ĉe la Gramsci-drinkejo – La artisto Thomas Hirschhorn starigis en Novjorko kulturpavilonon''], Germana Radio Kulturo (Deutschlandradio Kultur) de la 9a de julio 2019, konsultita 12an de majo 2019</ref>
 
==Thomas Hirschorn kaj Esperanto==