Neretva: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aldonitaj informoj
pli
Linio 21:
 
== Geografio ==
[[Dosiero:River Neretva with Lug in background (Jablanica).jpg|eta|centra|750px|Rivero Neretva ĉe vilaĝo ''Lug'' apud ''Jablanica'', 2010]]
Neretva fluas tra Bosnio kaj Hercegovino kaj iom da Kroatio por atingi la Adriatikon. Ĝi estas la plej granda [[Karsto|karsta]] rivero en la [[Dinaraj Alpoj]]. Dum pli ol 200 km la rivero fluas tra Bosnio kaj Hercegovino, kaj la lastaj 22 kilometroj situas en la provinco [[Dubrovnik-Neretva]] de Kroatio.
 
Linio 26 ⟶ 27:
 
=== Supra Neretva ===
[[Dosiero:Kanon Neretvy, oblibeny vodacky raj z Cepy (1006 m).jpg|eta|dekstra|Neretva ĉe vilaĝo ''Glavatičevo'']]
La riverfonto situas en Dinaraj Alpoj je 1227 metroj super la marnivelo kaj konsistas el kvin malgrandaj akvofontoj. Dum la unuaj 90 kilometroj Neretva tranĉas du apartajn profundajn kaj mallarĝajn kanjonojn kaj formas du apartajn larĝajn kaj fekundajn valojn, apud ''Ulog'' kaj poste apud ''Glavatičevo'', antaŭ ol ĝi atingas la urbon ''Konjic''. Tiu sekcio estas bone konata kiel la Supra Neretva ([[Bosna lingvo|bosne]]: ''Gornja Neretva''), kaj tie rivero fluas ĉefe de sudoriento al nordokcidento, same kiel plej multaj samlokaj riveroj. Apud la urbo ''Konjic'', Neretva refoje vastiĝas en la tria kaj la plej granda valo. Tiu valo disponigis fekundan agrikulturan teron, antaŭ ol ĝi estis subakvigita per granda artefarita akvorezervujo, lago ''Jablaničko'', formiĝinta post konstruado de digo proksime al urbo ''Jablanica''.
 
Linio 32 ⟶ 34:
La ĉefa alfluanto en tiu parto de Neretva estas rivero ''Rakitnica''. Ĝi formas 26-kilometran kanjonon, el sia 32-kilometra longo, kiu situas inter ''Bjelašnica'' kaj ''Visočica'' sudoriente de [[Sarajevo]].<ref>{{Citaĵo el la reto |titolo=Rakitnica Canyon |url=http://www.bhtourism.ba/eng/rakitnica.wbsp |alirdato=2019-05-19 |lingvo=en}}</ref> De la kresto de la kanjono piedvoja pado gvidas suben al la fama vilaĝo ''Lukomir''. La vilaĝo restis la sola duone nomada [[Bosnoj|bosna]] monta vilaĝo en Bosnio kaj Hercegovino. Lukomir havas ŝtonajn domojn kun tegmentoj el ĉeriza ligno. Ĝi estas la plej alta kaj plej izolita monta vilaĝo en la lando. Ekde la unua neĝo en decembro ĝis la fino de aprilo kaj foje eĉ pli malfrue, la vilaĝo estas atingebla nur perpiede aŭ per skioj.
 
=== Meza Neretva ===
[[Dosiero:Viseći most Ostrožac.jpg|eta|dekstra|Lago ĉe ''Jablanica'']]
La dua sekcio komenciĝas de la kunfluejo de Neretva kaj rivero ''Rama'' inter ''Konjic'' kaj ''Jablanica'', kie Neretva subite turnas sin preskaŭ je 180 gradoj al sudoriento kaj atingas urbon ''Jablanica'', post kiu turniĝas suden. Ekde ''Jablanica'', Neretva eniras la trian kaj la plej grandan kanjonon laŭ sia fluo, preterpasante krutajn deklivojn de ''Prenj'', ''Čvrsnica'' kaj ''Čabulja'' ĝis 800—1200 metroj de alto. Tri [[Hidroelektra centralo|hidroelektraj centraloj]] funkcias inter Jablanica kaj Mostar.
 
=== La delto de Neretva ===
[[Dosiero:Neretva Delta 001.jpg|eta|dekstra|Terkultivado kaj marĉetoj en la delto de Neretva]]
Kiam Neretva refoje kaj lastfoje larĝiĝas, ĝi atingas sian trian sekcion. Ĉi tiu loko ofte estas nomata "Kalifornio de Bosnio kaj Hercegovino". La lastaj 30 kilometroj de ĝia fluo formas larĝan aluvian delton, antaŭ ol la rivero enfluas en la Adriatikan Maron proksime al havenurbo [[Ploče]] en Kroatio.
 
En sia delto Neretva disiĝas en multnombrajn branĉojn, kreante delton, kovrantan ĉirkaŭ 12&nbsp;000 hektarojn. Ampleksa terkultivado reduktis la kvanton de riverfluoj ĝis tri el originalaj dek du. Multaj marĉoj, lagetoj kaj lagoj, kiuj iam abundis en tiu ebenaĵo, malaperis. Sed restis kelkaj ornitologiaj, iĥtiologiaj kaj pejzaĝaj rezervejoj.
 
== Galerio ==
<gallery>
Dosiero:Neretva in Mostar.JPG|<!-- thumb|left|180px|Rivero Neretva en [[Mostar]], [[2004]] -->