Haveno de Bratislavo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
pli
pli
Linio 7:
| regiono-ISO=SK
| tipo = [[Riverhaveno]]
| direktornomo =
| direktoro =
| detalo1 =
| dateno1 =
| detalo2 =
| dateno2 =
| detalo3 =
| dateno3 =
| alvenoj =
| toneloj =
| konteneroj =
| kargo =
| pasaĝeroj =
| enspezo =
| profito =
| retejo = http://www.spap.sk/en
}}
'''Haveno de Bratislavo''' ({{lang-sk|Prístav Bratislava}}) estas [[haveno]] sur la rivero [[Danubo]] kaj en pli larĝa senco sur [[Majno-Danubo-Kanalo]]. Ĝi situas en [[Bratislavo]], la ĉefurbo de [[Slovakio]]. La haveno konsistas el du partoj: ŝarĝohaveno kaj pasaĝera haveno. La ŝarĝohaveno estas tre grava objekto por la ekonomio de Slovakio kiel la plej granda el la tri internaciaj havenoj en Slovakio, la aliaj du estas en [[Komárno]] kaj [[Štúrovo]].
 
La havenohavenon apartenasfunkciigas al laŝtata kompanio ''Verejné prístavy, a.s.''. La haveno estas konektita al fervojo, aŭtovojo kaj dukta sistemo de ''Slovnaft''. Tero sub la ŝarĝohaveno estas posedata de la ŝtata kompanio ''Verejné prístavy, a.s.'', kaj ĉiuj konstruaĵoj kaj objektoj estas posedataj de ''Slovenská Plavba a Prístavy a.s.''. Ambaŭ apudaj riverbordoj apartenas al la Haveno de Bratislavo.
 
[[Dosiero:Zimný prístav a Prístavný most (9.2.2007) - panoramio.jpg|eta|maldekstra|La Vintra haveno kaj Havena ponto]]
 
== Historio ==
En la lasta jardeko de la 19-a jarcento la Danuba riverbordo apud la urbocentro de Bratislavo (nomata ''Pressburg'' aŭ ''Pozsony'' tiutempe) spertis gravajn ŝanĝojn. En 1890 nova ŝtala ponto ''Franz Joseph Brücke'' (hodiaŭ la Malnova Ponto de Bratislavo) estis malfermita kaj baldaŭ poste komenciĝis la konstruado de la apuda haveno. La areo laŭ la riverbordo ekde hodiaŭa sidejo de Slovaka Nacia Muzeo ĝis Apollo-ponto estis prilaborita por ke ĝis 250 ŝipoj povu esti alligitaj. La agadon ĉefe kaŭzis komercaj interesoj de danubaj transportaj kompanioj, kaj la ŝtato [[Aŭstrio-Hungario]] finance partoprenis nur minimume.
 
En la jaro 1897 oni komencis konstrui la nordan parton de Vintra haveno, kaj ankaŭ lanĉis kaj poste etendis fervojan reton. Tio okazis apud la plej malnova industria kvartalo en la urbo, proksime al la strato ''Továrenská''. La konstruado de la suda parto komenciĝis en 1907. Tiam la Vintra haveno servis nur por vintrumado de ŝipoj (la akvo neniam frostiĝas tie) sen ebleco ŝarĝi aŭ malŝarĝi ilin.
 
Post malapero de Aŭstrio-Hungario, en 1919 estis kreita ĉeĥoslovaka transportoficejo. La haveno estis finkonstruita dum la tempoj de la [[Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio]]. En la 1930-aj jaroj la haveno estis unu el la plej bone ekipitaj eŭropaj riveraj transportejoj.
 
Hodiaŭ en la Haveno de Bratislavo ankoraŭ restas multaj historiaj konstruaĵoj, mekanismoj kaj ŝipoj, kelkaj el ili estas protektataj kiel naciaj kulturaj monumentoj. En 2011, la ŝipo ''Šturec'', la lasta restanta slovaka motora trenŝipo, estis deklarita kiel kulture protektata. ''Šturec'' (antaŭe ''Štúr'') estis konstruita en la ŝipkonstruejo Komárno en 1937 kaj estis baptita de la ĉefministro [[Milan Hodža]] kaj la unua slovaka mara kapitano Július Thurzo. Ĝi estas la sola ŝipo de la triopo de similaj ŝipoj ''Šturec'', ''Vajanský'' kaj ''Moyzes'', kiu postvivis tapiŝan bombadon de la naftorafinejo Apollo en 1944. Estas planoj organizi muzeon en la ŝipo.
 
== Pasaĝera haveno ==