Haveno de Bratislavo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
pli
farita
Linio 11:
'''Haveno de Bratislavo''' ({{lang-sk|Prístav Bratislava}}) estas [[haveno]] sur la rivero [[Danubo]] kaj en pli larĝa senco sur [[Majno-Danubo-Kanalo]]. Ĝi situas en [[Bratislavo]], la ĉefurbo de [[Slovakio]]. La haveno konsistas el du partoj: ŝarĝohaveno kaj pasaĝera haveno. La ŝarĝohaveno estas tre grava objekto por la ekonomio de Slovakio kiel la plej granda el la tri internaciaj havenoj en Slovakio, la aliaj du estas en [[Komárno]] kaj [[Štúrovo]].
 
La havenon funkciigas ŝtata kompanio ''Verejné prístavy, a.s.''.<ref>{{Citaĵo el la reto |titolo=WPS - Port of Bratislava contact information |url=http://www.worldportsource.com/ports/SVK_Port_of_Bratislava_3176.php |verko=World Port Source |alirdato=2019-05-31}}</ref> La haveno estas konektita al fervojo, aŭtovojo kaj dukta sistemo de ''Slovnaft''. Tero sub la ŝarĝohaveno estas posedata de la kompanio ''Verejné prístavy, a.s.'', kaj ĉiuj konstruaĵoj kaj objektoj estas posedataj de ''Slovenská Plavba a Prístavy a.s.'' Ambaŭ apudaj riverbordoj apartenas al la Haveno de Bratislavo.
 
[[Dosiero:Zimný prístav a Prístavný most (9.2.2007) - panoramio.jpg|eta|maldekstra|La Vintra haveno kaj Havena ponto]]
 
== Historio ==
En la lasta jardeko de la 19-a jarcento la Danuba riverbordo apud la urbocentro de Bratislavo (nomata ''Pressburg'' aŭ ''Pozsony'' tiutempe) spertis gravajn ŝanĝojn. En 1890 nova ŝtala ponto ''Franz Joseph Brücke'' (hodiaŭ la Malnova Ponto de Bratislavo) estis malfermita kaj baldaŭ poste komenciĝis la konstruado de la apuda haveno. La areo laŭ la riverbordo ekde hodiaŭa sidejo de Slovaka Nacia Muzeo ĝis Apollo-ponto estis prilaborita por ke ĝis 250 ŝipoj povu esti alligitaj. La agadon ĉefe kaŭzis komercaj interesoj de danubaj transportaj kompanioj, kaj la ŝtato [[Aŭstrio-Hungario]] finance partoprenis nur minimume.
 
[[Dosiero:Zimný prístav a Prístavný most (9.2.2007) - panoramio.jpg|eta|maldekstra|La Vintra haveno kaj Havena ponto]]
En la jaro 1897 oni komencis konstrui la nordan parton de Vintra haveno, kaj ankaŭ lanĉis kaj poste etendis fervojan reton. Tio okazis apud la plej malnova industria kvartalo en la urbo, proksime al la strato ''Továrenská''. La konstruado de la suda parto komenciĝis en 1907. Tiam la Vintra haveno servis nur por vintrumado de ŝipoj (la akvo neniam frostiĝas tie) sen ebleco ŝarĝi aŭ malŝarĝi ilin.
 
Linio 40 ⟶ 39:
{{projektoj}}
 
[[Kategorio:Akva transporto en Slovakio]]
[[Kategorio:Havenoj en Slovakio|Bratislavo]]
[[Kategorio:Konstruaĵoj en Bratislavo]]
[[Kategorio:Riverhavenoj|Bratislavo]]