5-a de junio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: Bombardado de Ĉongĉingo dum la Dua Mondmilito
→‎Eventoj: unuaj raportitaj kazoj de aidoso
Linio 34:
** En [[Hungario]] troviĝas 1773 polaj [[oficiro]]j kaj 11 108 suboficiroj kaj 8 mil civilaj [[rifuĝinto]]j el Pollando
** [[1941]]: Germana polico pafmortigis en [[Zgierz]] 22 polojn; en germana [[bieno]] en Biernatki [[striko|strikis]] 19 junajn laboristojn
** [[Dua japana-ĉina milito]]: rezulte de [[Bombardado de Ĉongĉingo dum la Dua Mondmilito|Bombadobombado de Ĉongĉingo]]: rezulte de [[incendio]] '''post japana aeratako al la ĉina urbo [[Ĉongĉingo]] sufokiĝis en [[tunelo]] ĉirkaŭ 4 mil personoj''', kie sin kaŝis; [[Nov-Jorko]]: aperas revuo "Poland Fights" kun interalie artikoloj: ''The Underground Struggle'' kaj ''Trade-Unionism in Soviet Occupied Poland'' - anglalingva versio aperis ĝis 1946, la pollingva de septembro 1941 ĝis decembro 1944; [[Jerusalemo]]: dum pola-ĉeĥa vespero en la pola kulturejo fondiĝis Pola-Ĉeĥoslovaka Komitato en [[Proksima Oriento]]
** [[1942]]: '''[[Gestapo]] arestis en [[Vroclavo]] ĉirkaŭ 400 personojn el konspira organizo "Olimp"''', al kiu membris polaj kaj ĉeĥaj trudlaboristoj kaj reprezentantoj de pola antaŭmilita minoritato en Germanio; Arthur Greiser sciigis prokurorojn de [[Varta]]-Lando, ke poloj kun trovitaj ĉe ili [[armilo]]j estos senescepte kondamnataj al [[mortpuno]]; [[Wehrmacht]] sciigis pri monpremioj por poloj, kiuj kontribuos al kapto de fuĝintaj sovetaj [[militkaptito]]j; '''polaj [[partizano]]j atakis judan [[koncentrejo]]n en Romaszki''' (proksime al [[Biała Podlaska]]) liberigante 180 personojn (post kelkaj tagoj polico arestis 100)
** Post perdo de 4 [[aviadila ŝipo|aviadilaj ŝipoj]] kaj [[krozoŝipo]] '''japana armeo komencis retiriĝi de [[Midvejinsuloj]]''' (usona venko iĝis turnopunkto en la batalo de [[Pacifiko]]); [[Usono]] deklaris militon al [[Bulgario]], [[Hungario]] kaj [[Rumanio]]
Linio 47:
* [[1969]]: '''[[Tupolev 144]] kiel unua pasaĝera aviadilo iĝis [[rapido de sono|supersona]]'''
* [[1975]]: Malfermo de la [[Sueza Kanalo]] post la [[sestaga milito]]
* [[1977]]: '''Persona komputilo [[Apple II]] komerciĝis'''
* [[1981]]: Centroj por Kontrolo de Malsanoj registris ekmalsanojn pri [[pneŭmonio]] inter viroaj [[samseksemo|samseksemuloj]] en [[Los-Anĝeleso]] kune kun '''unuaj raportitaj kazoj de [[aidoso]]'''
* [[1982]]: En [[Varsovio]] oni trovis [[korpo]]n de [[Emil Barchański]], la 16-jara lernanto de [[liceo]] ligita al [[opozicio (politiko)|opozicio]], kiu interalie presis kaj disvastigis [[flugfolio]]jn, ankaŭ farbis monumenton al [[Feliks Dzerĵinskij]] - '''la plej juna [[viktimo]] de la [[milita stato en Pollando]]'''.
* [[1992]]: [[Pollando]]: nokte de la 4-a/5-a '''laŭ propono de prezidento [[Lech Wałęsa]] Pola [[Sejmo (Pollando)|Sejmo]] faligas [[senkomunismigo|senkomunismigan]] registaron de [[Jan Olszewski]]''' - haltigo de [[lustracio]]
* [[1995]]: La unuan fojon oni observis novan [[materistato]]n - [[Statistiko de Bose-Einstein|kondensato de Bose Einstein]]
* [[1999]]: La 7-a [[pilgrimado]] de [[Johano Paŭlo la 2-a]] al Pollando kun devizo ''Dio estas amo'' komenciĝis - la papo vizitis 23 lokojn dum la plej longa vizito al sia [[patrujo]]
* [[2006]]: [[Beogrado]]: post disfalo de federacio kun [[Montenegro]] '''[[serboj|serba]] parlamento proklamis [[sendependeco]]n de [[Serbio]]'''
* [[2011]]: [[Ollanta Humala]] gajnis prezidentan balotadon en Peruo
* [[2014]]: [[Milito]] en [[Donecka baseno]]: nokte de la 4-a/5-a de junio ribelantoj atakis 3 limgardejojn de [[Luganska provinco]] - post interŝanĝo de pafoj limgardistoj fermis kaj forlasis ilin. Tiamaniere '''[[Ukrainio]] perdis kontrolon de 130 kilometra [[landlimo]] kun [[Rusio]]'''.
* [[2014]]: En [[Varsovio]] oni inaŭguris kune kun [[Muzeo pri Historio de Polaj Judoj]] la Ĝardenon de [[Justuloj inter la popoloj|Justuloj]] por memorigi batalantojn kontraŭ [[totalismo]]j kaj defendantojn de [[homrajto]]j: - interalie ĝis nun oni memorigis [[Jan Karski]], [[Marek Edelman]], [[Anna Politkovskaja]], [[Nelson Mandela]], kaj [[Witold Pilecki]]
* [[2016]]: [[Kazaĥio]]: 25 personoj pereis (en tio 18 atakantoj) kaj 37 vundiĝis en la pafado en [[Aktobe]] dum la atako de 3 grupoj de islamanoj al [[armilo|armilejoj]]
* [[2017]]: [[Montenegro]] membriĝis al [[NATO]]