Teofano (Sankta Romia Imperio): Malsamoj inter versioj

e
 
 
== Regenteco (985–994) ==
Post kiam Oto la 2-a mortis neatendite la [[7-an de decembro]] [[983]] pro [[malario]], [[Willigis]], la ĉefepiskopo de [[Mainz]], alvokis Teofanon kaj [[Adelheid de Burgundio|Adelheid]], la patrinon de Oto la 2-a el Italujo al Germanujo. Dum la ''Reichstag'' ([[imperia konsilarodieto]]) en Rara ([[Rohr (Turingio)]]) en [[984]] [[Henriko la 2-a (Bavario)|Henriko la 2-a]] de [[duklando Bavario|Bavarujo]], kiu estis la plej proksima vira parenco de la reganta dinastio, kaj tial postulis rajton pri kuratoreco kaj regenteco, transdonis la trijaran Oto la 3-an, jam kronitan reĝon al Teofano.
 
En majo de la jaro [[985]] oni finefine transdonis la regentecon al Teofano en [[Frankfurt am Main]]. Tiel okazis unuaj paŝoj al la heredeco de la krono en la imperio. Teofano ne estis parence ligita al la tiam en [[Konstantinopolo]] regantaj imperiestroj Bazileo la 2-a kaj Konstantino la 8-a. <ref>Atestoj rilate al la parenceco inter tiuj imperiestroj kaj Teofano el pli malnovaj verkoj ne havas sciencan fundamenton.</ref>
Teofano estis ĝis sia morto en [[991]] regentino de la [[Sankta Romia Imperio]].
 
Kune kun sia bopatrino Adelheid, ŝi fortigis la regentecon, ĉefe en [[Loreno]] kaj [[Italujo]], sed ankaŭ ĉe la slava orienta landlimo. En [[986]] aperis post pluraj bataloj de la imperiestrino la princoj de [[reĝlando Bohemio|Bohemujo]] kaj [[Pollando]] pace al ĉe la kortega tago en [[Quedlinburg]]). Pro inteligenta politiko ŝi sukcesis sekurigi la imperiestran tronon por sia filo Oto la 3-a.
 
Teofano eldonis oficialajn dokumentojn dum sia regenteco kaj tiel plivastigis la politikajn agadeblojn de imperiestrinoj de la Sankta Romia Imperio en la 10-a kaj [[11-a jarcento]]j.
En la dokumento de [[Raveno]], la [[1-an de aprilo]] [[990]] ŝi subskribis laŭ bizanca tradicio kiel imperiestro (ne kiel imperiestrino)<ref>Vidu imperiestrino [[Ireno de Ateno]] kaj imperiestrino [[Teodora la 2-a]], kiuj ambaŭ regis anstataŭ siaj filoj.</ref> pompe kiel ''Theophanius gratia divina imperator augustus - Teofano, imperiestro per dia graco''. La jaroj en la dokumento estis nombritaj laŭ ŝi, kiel por vira imperiestro. La ekirdato estis [[972]].
 
Post mallonga malsano la imperiestrino Teofano mortis la [[15-an de junio]] [[991]] en [[Nimwegen]] kaj estis entombigita en [[Kolonjo]] en la abatejo preĝejo sankta [[Pantaleon]]. Post ŝia morto, ŝia bopatrino, imperiestrino Adelheid, regis senprobleme por sia nepo Oto la 3-ana ĝis fine de la jaro [[994]].
 
==Referencoj==
37 001

redaktoj