Wilhelm von Humboldt: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
AAld: + 1 komunejoj
Linio 9:
Ekde novembro [[1797]] li kun sia familio vivis en [[Parizo]]. Li planis daŭrigi siajn studojn kaj observi la socian evoluon en [[Francio]]. De tie li faris du grandajn vojaĝojn: De novembro [[1799]] ĝis aprilo [[1800]] al [[Hispanio]] kaj en printempo 1801 al [[Eŭskio]]. La [[eŭska lingvo]] kaptis lian atenton kaj interesigis lin pri lingvistiko.
 
De [[1802]] ĝis [[1808]] Wilhelm von Humboldt reprezentis Prusujon ĉe la [[Sankta Seĝo]] en [[Romo]]. Li tiutempe okupiĝis krom pri la eŭska lingvo ankaŭ pri indianaj lingvoj kaj pri la tradukado el la [[greka lingvo]]. En februaro [[1809]] li – reveninte al Germanio – fariĝis sekciestro pri kulturo kaj edukado en la ministerio pri internaj aferoj en Berlino. Dum lia oficoperiodo estiĝis novspeca eduksistemo, kiu havis la celon, ebligi al anoj de ĉiuj sociaj tavoloj pli bonajn ŝancojn de kleriĝo.
 
La malfermon de la universitato en oktobro [[1810]] li tamen ne plu spertis en Berlino: Post kvereloj li forlasis sian postenon en la somero 1810 kaj en [[1811]] li kiel prusa sendito transloĝiĝis al [[Vieno]]. Tie li esence kontribuis al la aliĝo de [[Aŭstrio]] al la koalicio kontraŭ [[Napoleono la 1-a de Francio]]. Li kiel dua komisiito de Prusujo partoprenis la debatojn pri la unua kaj dua Pariza packontrakto kaj la Vienan Kongreson, kie li sukcese pledis por la rajtoj de la judaj civitanoj kaj sensukcese pledis por liberala konstitucio por la Germana Federacio.
Linio 19:
[[Kategorio:Mortintoj en 1835|Von Humboldt, Wilhelm]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1767|Von Humboldt, Wilhelm]]
<br clear=all>
{{Commons|Friedrich Wilhelm Christian Karl Ferdinand von Humboldt}}
 
 
[[bg:Вилхелм фон Хумболт]]