13-a de junio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: 1941-kompletigo
→‎Eventoj: 1943-kompletigo
Linio 42:
** [[1941]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en Wodzisław (proksime al [[Jędrzejów]]) 50 [[judoj]]n; [[gestapo]] en [[Poznań]] arestis ĝis tiu ĉi tago 660 membrojn de konspira Stronnictwo Narodowe (Nacia Partio); '''en [[Krakovo]] [[Hans Frank]] ordonis enkonduki kenkartojn pri [[identeco]] por loĝantoj de [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]]''' - krom [[germanoj]] kaj fremdlandanoj [[poloj]] ricevos [[griza]]jn, [[judoj]] kaj [[ciganoj]] [[flava]]jn, minoritatoj [[blua]]jn ([[ukrainoj]] kun la litero [[U]], montaranoj - [[O]], [[belorusoj]] - [[W]], [[rusoj]] - [[R]], [[kartveloj]] - [[K]]); "Krakauer Zeitung" informis, ke en ĜG kune kun [[Varsovio]] ekzistas 218 000 polaj komercaj entreprenoj (en 1939 estis 415 351)
** [[Norda Maro]]: germana peza [[krozŝipo]] ''Lützow'' dum provo trairi al [[Atlantiko]] la duan tagon - damaĝita per torpedo - revenis al [[Kilo (urbo)|Kilo]], kie estis riparata ĝis januaro 1942; [[Sovetunio]]: marŝalo [[Semjon Konstantinoviĉ Timoŝenko|Semjon Timoŝenko]] ĉeeste de generalo [[Georgij Ĵukov]] turnis sin al [[Stalin]] kun la peto pri ordono alkonduki trupojn de landlimaj areoj al batalpreto kaj ilia disvolvo laŭ la okcidenta [[landlimo]]; '''[[Okupacio de baltaj ŝtatoj]]''' - amasa deportado de civitanoj al [[Siberio]] komenciĝis en [[Latvio]], [[Litovio]] kaj [[Estonio]] - proksimume 60 mil homoj estis prenitaj el Estonio, kaj 35 mil el Latvio kaj Litovio; [[Mediteraneo]]: por plifirmigo de la defendo de [[Malto]] de britaj [[aviadilŝipo]]j startis 47 [[ĉasaviadilo]]j - 43 atingis la insulon
** [[1942]]: '''En malliberejo en [[Katowice]] germanoj per [[senkapigo]] murdis 18 [[poloj]]n'''
** [[1943]]: '''[[Volinia masakro]]: ukrainaj [[ŝovinismo|ŝovinistoj]] murdis en Kołki (nun en [[Volina provinco]]) 68 polojn, 6 [[rusoj]]n kaj [[ukraino]]n'''; germana polico kaj armeo entreprenis [[ekstermejo|ekstermigan]] agadon en [[areo]] de Nagoszewo-Koziki-Majdan (apud [[Ostrów Mazowiecka]]) dum kiu pafmortigis 40 personojn kaj bruligis 6 [[bieno]]jn
** [[Mediteraneo]]: kapitulaco de itala [[garnizono]] sur la insulo [[Linosa]]; usona 8-a aviada Armeo atakis [[Kilo (urbo)|Kilon]] kaj [[Bremeno]]n; nokte germana Afrika Bomba Skadro atakis anglan urbon [[Grimsby]]
** [[1944]]: Taĉmento de [[SS (organizo)|SS]] pafmortigis en [[Janów Lubelski]] 8 personojn; apud la urbo en Ujście germanoj kadre de la agado de ekstermigo murdis 28 personojn; germana polico bruligis vilaĝon Kiszki (proksime al [[Biłgoraj]]) kaj pafmortigis 5 personojn; gestapo arestis en [[Poznań]] laŭvicajn membrojn de Pola Laborista Partio; en arabaroj de [[Parczew]] de 7 sovetaj aviadiloj alteriĝis 100 polaj partizanoj; [[Pola Rezistomovado]]: [[partizanoj]] apud Szklarnia kaj Momoty (proksime al [[Janów Lubelski]]) atakis germanajn taĉmentojn, kiuj spertis sufiĉe grandajn damaĝojn
** '''Unua germana [[krozmisilo]] [[V-1]] trafis [[Londono]]n'''; en [[Malsupra Normandio]] unuopa '''tanko [[Pz. VI Tiger|''Tiger'']] komandata de [[Michael Wittmann]] detruis dum 20 minutoj 21 veturilojn''' ([[tanko]]j, kirasitaj transportiloj kaj [[kamiono]]j) apartenantaj al la 4-a Kirasita [[Regimento]]