Insulo Ferdinandea: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "'''Insulo Ferdinandea''' (ankaŭ '''Graham''' aŭ '''Julia''') estis vulkana insuleto en la Mediteraneo ĉ. 20 kilometrojn sudoriente de Sicilio, kiu emerĝis el sub..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:00, 16 jun. 2019

Insulo Ferdinandea (ankaŭ GrahamJulia) estis vulkana insuleto en la Mediteraneo ĉ. 20 kilometrojn sudoriente de Sicilio, kiu emerĝis el sub la maro la unuan duonon de julio 1831 kaj erozie mergiĝis decembre de la sama jaro. Dum tiu mallonga periodo pro la strategia pozicio ĝin pretendis Reĝlando de la du Sicilioj, Britio, Francio kaj Hispanio. Plej grandante ĝi havis areon de 4 km2 kaj alton de 65 metroj.

Historio

Ferdinandea situis en regiono nomita itale Campi Flegrei del Mar di Sicilia (Flegreaj Kampoj de l' Maro de Sicilio), inter Sicilio kaj Tunizio en la Mediteraneo. Tie troviĝas multaj submaraj vulkanoj kaj vulkanaj insuloj kiel interalie Pantelerio. Oni raportis pri vulkana aktivado ĉe la estonta Ferdinandea dum la unua punika milito. La insulo aperis kaj mal kvar aŭ kvin fojojn. Estas raportoj pri diversaj erupcioj ekde la 17a jarcento.