Ontologia pruvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korekto laŭ P:KV
de nocoij
 
Linio 1:
'''Pruvo ontologia,''' aŭ ''ontologia demonstro'' aŭ ''[[ontologio|ontologia]] argumentado'', estas esprimo uzita de [[Kantio]], sed ĝia origino ekaperis en la [[Proslogion]] de Sankta [[Anselmo de Canterbury|Anselmo el Aosto]], kie konkrete ĝi signifas: rezonado por pruvi la [[ekzisto de Dio|ekziston de Dio]] startante el la pura koncepto mem pri Dio, senhelpe de aliaj anataŭkondiĉoj aŭ konstatoj el la mondsperto. Sankta Anselmo ekmoviĝis el la koncepto pri la "ento (ulo aŭ aĵo individua kaj, ĉi-okaze, persono), pri kiu nenion eblas pensi pli granda", kaj konkludis, ke tia ento devas ankaŭ necese ekzisti, ĉar se ĝi ekzistus nur en nia penso, oni povus pensi alian reale ekzistantan, kaj tiu lasta estus pli perfekta ol la antaŭa: kaj tio kontraŭdirus la hipotezon supozigantan pri la plej perfekta ento. Ekzisto estas certe perfektiga karakterizo. La Anselma argumentado naskiĝis el la nepreco montri, ke la kredo postulas la racion, sen kiu la kredo mem estus senfundamenta.
Intelektula monaĥo samtempa, [[Gaŭnilono]], obĵetis, ke per simila rezonado oni povas demonstri la ekziston de insulo, pri kiu ne eblus pensi alian pli grandan. [[Kantio]] siavice rimarkigis, ke "se mi poŝe havas cent talerojn kaj je ili pensas alian cent, tiuj, kiujn mi pensas, devas esti malpli ol tiuj, kiujn mi poŝe havas, ĉar kio nur pensata estas malpli perfekta ol tio ekzistanta".