23-a de junio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: 1941-kompletigo
→‎Eventoj: 1942-kompletigo
Linio 39:
** [[Slovakio]] deklaris militon kontraŭ [[Sovetunio]]; registaro de [[Hungario]] decidis rompi diplomatiajn rilatojn kun Sovetunio, kie [[popolkomisaro]] de defendo iĝis [[Semjon Timoŝenko]]; en [[Moskvo]] kontraŭpola soveta verkisto [[Ilja Ehrenburg]] per radio neatendite alparolis pri la pola [[heroo|heroeco]]; [[Londono]]: armea generalo [[Władysław Sikorski]] ekparolis per radio pri rompo de hitlera-bolŝevika ligo, kio estas avantaĝa por Pollando, pri ebla kunlaboro kun Sovetunio, sed sub certaj kondiĉoj ([[cenzuro|cenzurita]] de [[Winston Churchill]]) kaj avertis pri germanaj instigoj kontraŭ [[judoj]]; pola 303-a Skadro de [[Ĉasaviadilo]]j venke batalis en [[Saint-Omer]]- regiono
** [[1942]]: '''[[Aranĝo T4]]: [[germanoj]] forveturigis al [[koncentrejo]] [[Aŭŝvico]] ĉirkaŭ 500 pacientojn de [[psikiatria hospitalo]] en Kobierzyn kaj tie ilin murdis'''; batal-[[milico|milicaj]] Formacioj de Polaj [[Socialisto]]j atencis kontraŭ [[gestapo|gestapejo]] en [[Varsovio]]
** [[Nord-Afrika kampanjo]]: germana-itala Kirasita Armeo trairis libian-egiptan [[landlimo]]n - bataletoj kun britaj ariergardoj en Sollum-regiono; en [[Bankoko]] fondiĝis porgermana Ligo de Sendependeco de [[Barato]], gvidata de [[Subhas Chandra Bose]]
** [[1943]]: '''En [[vojevodio]] [[Zamość]] kadre de [[Generalplan Ost]] komenciĝis la dua etapo, [[Operaco "Homlupo"]], dum kiu [[germanoj]] [[deportado|deportis]] ĝis 60 000 homojn el 171 vilaĝoj''' (entute oni deportis 110 mil [[poloj]]n, en tio 30 mil [[infano]]jn, parte al [[koncentrejo]]j, parte al [[germanigo]]); speciala germana juĝejo en [[Piotrków Trybunalski]] kondamnis al [[morto]] Władysław Rutkowski kaj lian edzinon Genowefa pro kaŝo de [[judoj]]
** [[1944]]: Taĉmento de [[Pola Enlanda Armeo]] komendata de [[Zygmunt Szendzielarz]], malgraŭ malpermeso de sia estro, revenĝe pro murdo de poloj en Glinciszki ([[Vilnius (subdistrikto)|Vilna subdistrikto]]), murdis 27 [[litovoj]]n kun kelkaj infanoj en Dubniki; '''likvido de la [[Lodza geto]] komenciĝis''' - germanoj transportis de tie ĉirkaŭ 80 mil judojn al koncentrejo [[Aŭŝvico]], ĉirkaŭ 44 mil mortis pro [[malsatego]] kaj malsanoj